Usone Persone
Usone Persone
Rafa, Brandono kaj Hanso bonvenigas vin al sia tablo por priparoli ĉion--literaturon, politikon, la Esperanto-movadon, historion, kaj kia estas la vivo ĝenerale. La etoso estas neformala kaj la vidpunktoj apartenas nur al la dirinto--se eĉ al tiu! Reagu per retmesaĝo al usonepersone@pm.me usonepersone.substack.com
Author
Usone Persone
Category
Podcast website
Latest episode
Jun 25, 2026
Where to listen?
Podcasts in the app Replaio Radio Coming soonPodcasts are coming to the app soon. Install now and be the first to see a whole new take on podcasts
Episodes
4.5 - Katalune sunmalantaŭlune 25.06.2026 1:36:03
Ni bonvenigas Òscar Hernández kaj Lucía Fernández, aktivuloj en Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ) kaj organizantoj de la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso en Katalunujo , kie eblos spekti plenan suneklipson. Ni diskutas la progreson de KEJ, kiu antaŭnelonge estis refondita de tri junuloj, kaj nun provizas kursojn en tri universitatoj en Barcelono. Ni aldone lernas multe pri veterfenomenoj, kiuj...
4.4 - Usone Eldone 02.04.2026 1:15:41
Estu inter la unuaj esperantistoj por aŭdi pri Eldonejo Guteto, eldonejo starigata de Esperanto-USA! Ni re-re-re-re-bonvenigas Stela B-M —kiu nun laboras por establi la eldonejon— por paroli pri la projekto, pri la laboro farita ĝis nun, la celo kaj planoj, kaj la nunaj prioritatoj. Ŝi parolas ankaŭ pri la Limbo, en kiu ŝvebas la rajtoj de multaj el niaj klasikaĵoj, kaj substrekas la gravecon, ke...
4.3 - Rafe Trafe 30.01.2026 1:38:34
Laste kaj fantaste de nia sub-serio pri la usonaj personoj, ni prezentas al vi intervjuon kun nia kara Rafa Nogueras. Aŭskultu por lerni pli pri lia engaĝiĝo kun Esperanta-literaturo, pri lia rilato al Portoriko, kaj pli! Ligiloj Substako de Usone Persone NASK Epizodo pri Rafa en Radikala Tenero Libroj: Centvorte Haifa Republic Radical Universalism La fotoalbumo Dankesprimoj: Ni volas elkore danki...
4.2 - Barbulo en Barbado (kaj aliloke!) 25.12.2025 1:26:10
Feliĉan Kristnaskon al tiuj, kiuj festas ĝin! Kiel donacon ricevu de viaj plej ŝatataj usonaj personoj la duan epizodon de nia nova serio, en kiu ni intervjuas nin mem. (Dankon al Radikala Tenero pro la inspiro!). Hodiaŭ estas la vico de Brandono, do aŭskultu por ekscii pli pri liaj iama punkeco, vojaĝemo kaj Jutub-kanalo ! Libroj Menciitaj: La enigmo de l' ar@neo If Venice Dies Subtenantoj: Koran...
4.1 - Patre Pastre 15.12.2025 1:40:12
Okaze de Zamenhof-tago 2025, ni regalas vin per komenco de nova serio, en kiu ni intervjuas nin mem. Dankon al Radikala Tenero pro la inspiro! Libroj Menciitaj: Farango Beletra Almanako 52-53 Nek Setlanto Nek Nativo Subtenantoj: Koran dankon al: Matt Brooks, Phillip David Morgan, Ruth Kevess-Cohen kaj Stela Besenyei-Merger Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
Podkaste Bombaste 31.07.2025 1:01:54
Jen surpriza (ankaŭ por ni!) ‘bonusa’ epizodo! Dum la Dulanda Kongreso en Toronto, okazis diskutrondo pri podkasto, kiun partoprenis la skipo de Usone Persone, Stela B-M (por Radikala Tenero ), kaj Helena Ávila (por BabiBEJO ). Post la diskuto, pluraj spektantoj komentis al ni, ke ni devintus registri la diskuton kiel memstara podkasta epizodo, kaj ni bedaŭris, ke ni tion ne faris. Do, estis des p...
3.10 - Kanade Invade (viva epizodo) 27.07.2025 1:12:42
(Se vi ricevas tiun ĉi epizodon per podkast-aplikaĵo, sciu, ke eblas ankaŭ spekti filmitan version de ĝi ĉe nia Substak-konto! ) Por epizodo 3.10, la Usonaj Personoj invadas Kanadon! Ĉi tiun epizodon oni registris antaŭ ĉeestantaro dum la Dulanda Kongreso en Toronto. Stela denove rolis kiel intervjuanto / gastiganto, sed ĉi-foje la triopo siavice preparis demandojn por la aliuloj. Oni diskutis bas...
3.10 - Kanade Invade (filmita viva epizodo) 27.07.2025 1:12:34
Por epizodo 3.10, la Usonaj Personoj invadas Kanadon! Ĉi tiun epizodon oni filmis antaŭ ĉeestantaro dum la vespero inter NASK kaj la Dulanda Kongreso en Toronto. Stela denove rolis kiel intervjuanto / gastiganto, sed ĉi-foje la triopo siavice preparis demandojn por la aliuloj. Oni diskutis basbalon, interŝtatalojn (kompreneble!), la novan mikronovelaron de Rafa ( Centvorte ) kaj ĉies spertojn dum...
Voje Foje 19.06.2025 58:22
Por epizodo 3.9, la Usonaj Personoj diskutas la Vojon de Sankta Jakobo / la Jakobvojon (hispane: " El Camino de Santiago ”, portugale: “ O Caminho de São Tiago ”), laŭ kiu Brandono pilgrimis pli frue dum la jaro. Hanso klarigas la historion kaj la religiajn signifojn, kaj Brandono rakontas pri siaj spertoj, surprizoj, kaj sopiroj. Plej grave: ĉu Brandonon plene indulgis la eklezio? Aŭskultu por el...
3.8 - Verŝu la TEJO-n 05.05.2025 1:40:50
Gastas ĉe nia mikrofono Tyron SURMON, prezidinto de TEJO por 2023-24. Kun li ni multe diskutas kio funkcias bone kaj malbone en TEJO kaj en la movado ĝenerale, kia estas la sperto servi en estraro aŭ eĉ prezidi organizon, kaj kion ni prognozas por la estonteco de la movado. Kiel juna esperantisto trovas sian vojon al TEJO? Kial TEJO-anoj apud la aĝlimo malpli ofte trovas sian vojon aktiviĝi en UEA...
3.7 - Baza legolisto (2-a parto) 05.04.2025 1:22:25
En ĉi tiu epizodo ni daŭrigos nian diskuton pri la Baza Legolisto kompilita de William Auld en 1988 kaj ĝisdatigita en 1997. En la 9-a epizodo de nia unua sezono , en 2023, ni diskutis la unuajn 10 verkojn en la listo, kaj hodiaŭ ni daŭrigos nian trarigardon trae. Ni volas elkore danki Matt Brooks , nian unuan subtenanton pere de Substako, kaj ankaŭ Phillip David Morgan , kiu lastatempe abonis. Da...
Ni parolez Ido! 01.04.2025 1:02:12
Dankon pro tio, ke vi aŭskultis ĉi tiun epizodon la 1-an de aprilo! Ni atendas viajn komentojn pri nia estonta Idistiĝo. 😉 Jen la transskribo de la epizodo: Saluto ed esez bonvenanta a tre specala epizodo di "Usono Persone". Me esas Rafa, e kun me, quale sempre, esas Hans e Brandon. Hans: Saluto, me esas Hans. Brandon: Saluto, me esas Brandon. Quale vi sendubite remarkis, ni ne plus parolas Esper...
3.6 - Toronte Estonte 02.03.2025 1:16:20
En tre speciala epizodo, la usonaj personoj esploras Toronton, la urbo, kie okazos la Dulanda Kongreso kaj NASK en Julio. Ĉiĉeronas por ni Andy Blair kaj Jed Meltzer, du membroj de la LKK. Venu konatiĝi kun la ĉefurbo de Esperanto por Nordameriko en 2025! Ligiloj Substako de Usone Persone NASK Dulanda Kongreso 2025 Kanada Esperanto-Asocio Paralela Universo NOREK MeKaRo KER-ekzamenoj Tem-kanto de l...
3.5 - LIPE (kun la Esperantisto de la Jaro, Stela B-M) 03.02.2025 1:59:16
Por la kvina epizodo de nia tria sezono, venis al nia tablo nia kara Stela Besenyei-Merger, kiu lastatempe estis dufoje premiita, kiel la Esperantisto de la Jaro por 2024, kaj kiel la unua ricevanto de la Premio Maertens. Ni invitis ŝin por paroli pri ŝia sperto, kion signifis por ŝi tiuj premioj, kaj kial gravas rekoni la laboron kaj kontribuojn de tiuj, kiuj dediĉas sin al la afero. Ni longe dis...
3.4 - Pri ĵurnalismo (kun Kalle Kniivilä) 26.01.2025 1:45:28
Por la kvara epizodo de nia tria sezono, ni bonvenigas al Kalle Kniivilä, nuntempa Esperanta ĵurnalisto kiu aparte profunde verkis pri Ukrainujo kaj Rusujo dum la lastaj jaroj. Lia plej nova libro traktas la rakontojn de diversaj ukrainoj, kun la fono de la milito. Ni registris iom post la balotado en Usono, do, la temo iĝis eĉ pli aktuala. Ni ankaŭ parolas pri diversaj aspektoj de ĵurnalismo kaj...
3.3 - La Ŝtonaj Urboj (kun Anna Löwenstein) 21.01.2025 1:24:58
Por nia trideka epizodo, ni bonvenigas la verkiston Anna Löwenstein, kies plej lastatempa romano “La Memoraĵoj de Julia Agripina” ricevis la Laŭron de la Akademio en 2023. Ni parolas kun ŝi pri verkado, tradukado kaj reverkado, kaj la diferenco inter verki angle kaj verki Esperante. Kial Usone Persone estas ujista podkasto? Nepre aŭskultu por ekscii! Registrita la 9-an de novembro, 2024. Koran dan...
3.2 Kio kabeigus nin? 11.01.2025 1:14:13
Malgraŭ ĉiuj malgraŭoj, la usonaj personoj restas nekabeintaj - sed ĉu kabeontaj? Por satigi vian scivolemon kaj komplezi vian klaĉemon, aŭskultu tuj! Registrita la 20an de oktobro, 2024. Ligiloj Substako de Usone Persone Kabe Libroj On the edge La venecia komercisto INK-3 La faraono Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
Pri la afrika UK 18.11.2024 1:39:48
Ligiloj Substako de Usone Persone La blogo de Stela Bobelarto Libroj: Prezento de la libroj de Petro Desmet’ Lando Kiu Vekiĝis Julia Agripina On the edge Oni ne pafas en Jamburg Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
Personi Usone (kun Birke Dockhorn) 17.07.2024 1:27:44
Dum NASK, Birke Dockhorn kaj la normalaj uloj priparolas basbalon, la vivon en Usono, instruadon, kaj tiel plu. Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
Ĉiom el la reptiloj 22.06.2024 1:06:24
Post ioma paŭzo, Usone Persone revenas por priparoli (sed ne prikrokodili) la fenomenon krokodilado. Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
Traduku "funcle"! 22.03.2024 1:16:11
Rafa, Brandono kaj Hanso priparolas tradukadon, precipe sian propran kaj literaturan. Ho, kaj ankaŭ fonklojn. Ligiloj Telegrama Anonckanalo pri Usone Persone 2-a Literatura Duonmaratono Aliĝu al NASK! Pli da NASKaj detaloj Usona Kongreso de Esperanto Sesdek Ok Lidia La abeloj kaj la nevidebla Beletra Almanako 47 La gajaj edzinoj de Windsor Ne tiel, sed tiel ĉi! Get full access to Usone Persone at...
Lernu, lernu, lernu! 09.03.2024 1:41:14
Erin Piateski (Erinja) venas al Usone Persone por priparoli sian vivon en Esperantujo--kaj precipe la retejon Lernu!. Telegrama Anonckanalo pri Usone Persone 2-a Literatura Duonmaratono Aliĝu al NASK! Pli da NASKaj detaloj Usona Kongreso de Esperanto Sesdek Ok Lidia La abeloj kaj la nevidebla Beletra Almanako 47 La gajaj edzinoj de Windsor Ne tiel, sed tiel ĉi! Get full access to Usone Persone at...
La ertlita almanako 18.02.2024 1:46:57
La erudito István Ertl venas al Usone persone por priparoli aferojn plej diversajn (tamen ĉiam tanĝante iel-tiel la literaturan revuon Beletra almanako). Ĝuu! Ligiloj Telegrama Anonckanalo pri Usone Persone 2-a Literatura Duonmaratono Aliĝu al NASK! Pli da NASKaj detaloj Usona Kongreso de Esperanto Sesdek Ok Lidia La abeloj kaj la nevidebla Beletra Almanako 47 La gajaj edzinoj de Windsor Ne tiel,...
Esperanto en la populara kulturo 03.02.2024 1:07:28
Rafa, Brandono kaj Hanso kunvenas por priparoli kulturaĵojn popularajn, en kiuj aperas ESPERANTO. Dankon al Ramai pro la informo, ke nin menciis Stuff You Should Know . Telegrama Anonckanalo pri Usone Persone Jutuba kanalo de Esperanto-USA Stuff you should know Libera Folio artikolo pri la podkastero Incubus Red Dwarf La pepo pri Mark Esper Esperanto filmoj 2-a Literatura Duonmaratono Idiot’s Deli...
Ĉu fremdulo en Fanujo? 15.12.2023 1:41:54
Gastas ĉe ni la kontraŭvola ekspodkastisto Tobiasz Kubisiowski, konata aldone pro sia aktivado en PEJ, TEJO kaj la arta vivo de Esperanto. Estas malpli konate, ke li estas fervora ŝatanto de Usone persone , eble eĉ fano… En tiu ĉi epizodo, malkovru vi: Kial Tobiasz kaj Hanso parolis angle inter si en lando ambaŭflanke fremda Kiel sonas Brandono kun la ĝusta mikrofono Tion, kio malebligas al Tobias...
Similar podcasts
Replaio is not a podcast publisher; show names, artwork and audio belong to their authors and are distributed through public RSS feeds.