Usone Persone
Usone Persone
Rafa, Brandono kaj Hanso bonvenigas vin al sia tablo por priparoli ĉion--literaturon, politikon, la Esperanto-movadon, historion, kaj kia estas la vivo ĝenerale. La etoso estas neformala kaj la vidpunktoj apartenas nur al la dirinto--se eĉ al tiu! Reagu per retmesaĝo al usonepersone@pm.me usonepersone.substack.com
Author
Usone Persone
Category
Podcast website
Latest episode
Jun 25, 2026
Where to listen?
Podcasts in the app Replaio Radio Coming soonPodcasts are coming to the app soon. Install now and be the first to see a whole new take on podcasts
Episodes
Jesa kaj nea (kun Stela) 02.12.2023 1:55:03
Denove Stela venas al la Usonaj personoj por priparoli siajn regulajn literaturajn projektojn--ĉi-foje, ĉefe MoVeMon. Tamen, oni povas ekscii ankaŭ: Kiun libron ektradukis Brandono laŭ nurbuŝa interkonsento kun fama aŭtoro? Kial Rafa finlegis libron, kiun li abomenis? Kial Hanso malbone tenas la spiriton de Advento? Kia estis al Stela renkontiĝo kun la fama aŭtoro Istvan Nemere? Ligiloj: Telegrama...
Kun Humphrey Tonkin 11.11.2023 1:36:48
Gastas ĉe ni la senkompara kaj nelacigebla ŝekspirologo Humphrey Tonkin, kiu lastatempe aperigis novan tradukon de Koriolano (kiun iniciatis kaj plejparte faris Marjorie Boulton). Ŝekspiro estas nia vera temo, tamen kun multe da diverĝoj en sakstratojn... Ligiloj Nia Viva Epizodo Telegrama Anonckanalo pri Usone Persone Jutuba kanalo de Esperanto-USA Kursoj de la Londona Klubo MoVeMo TAKE Koriolano...
Nia somero... 29.10.2023 1:24:26
Ĉu vi scivolas, kion ni faris somere? Kompreneble ni ne restas ĉe tiu temo! Ligiloj Nia Viva Epizodo Telegrama Anonckanalo pri Usone Persone Jutuba kanalo de Esperanto-USA Kursoj de la Londona Klubo MoVeMo Eventoj: TAKE NASK 2023 Usona Landa Kongreso Libroj: Koriolano Jesa La murdo de Roger Ackroyd La mortsonorilo de Chamblay La litomiŝla tombejo The narrow cage Get full access to Usone Persone at...
Nur mezboneta... (kun Karina Oliveira) 16.09.2023 1:40:41
Usone persone revenas por sia dua sezono! Por inaŭguri ĝin, la triopo invitas al sia virtuala kunvenejo la plurfakan spertulon Karina Oliveira, lastatempe elektitan kiel la novan redaktoron de Kontakto. Rafa, Brandono kaj Hanso sondas ŝin pri diversaj temoj: Duolingo, la Esperanto-movado en Brazilo, la graveco de internacieco, kaj kompreneble legataĵoj. Kaj en la fino malkovru tion, kion Rafa opin...
Antaŭ la fanoj (vive dum NASK) 26.07.2023 1:03:17
Usone persone venas al vi...usone kaj persone, de la sama ĉambro kun preskaŭ cent esperantistoj. Tiuj demandas al Rafa, Brandono kaj Hanso pri ĉio (sed sen garantio)...kaj la triopo rakontas pri siaj spertoj en Esperanto-lernado. Tiu ĉi estos la lasta epizodo dum iom da tempo--sed ne zorgu! Usone persone revenos por sia dua sezono post somera paŭzo. Ĝis post tio, en Esperantio! ;) Get full access...
La nepoj nin benos... 10.06.2023 1:17:40
Multaj el vi jam konas Alekson Miller, jutubiston kaj aktoron, kiu venas al Usone persone hodiaŭ kiel gasto. Baldaŭ debutos la 5a Usona Bona Filmfestivalo—kiel ĝi estiĝis? Kion celas Alekso kaj Esperanto-USA per ĝi? Plej grave, ĉu la nepoj lin benos? Ligiloj: Telegrama Anonckanalo pri Usone Persone Jutuba kanalo de Esperanto-USA Jutuba kanalo de Exploring Esperanto Paĝo pri la Usona Bona Film-Fest...
Litove denove 15.05.2023 1:37:15
La triopo bonvenigas Aušrinė kaj Eidmantė, du junajn litovojn, por priparoli la eksterordinararan sukceson de la burĝonanta junulara movado en Litovujo. Laŭ la propra atesto de Brandono, dum la lasta IJF eĉ ĉeestis pli da litovoj, ol italoj! Kiel lando malpli enloĝata ol Kansaso fariĝis nova nodo por Esperanto en Eŭropo? Kial ilia sperto pruvas, ke Esperanto ja estas sekto? Aŭskultu ĉi tiun epizod...
La strigo kaj la pitono 16.04.2023 1:47:31
Rafa, Brandono kaj Hanso priparolas ĉion hodiaŭ: la drinkaĝon en diversaj Usonaj ŝtatoj (kaj kial tio ligiĝas al interŝtataloj), pitonojn, kaj eĉ la furorantan rimedon por lerni diversajn lingvojn kvazaŭlude, Duolingon. Bonvenon al la rondo! Telegrama Anonckanalo pri Usone Persone Informoj pri Duolingo-kursoj Informo pri la forigo de aliaj E-kursoj en Duolingo Artikolo, kiu interesis Hanson en 201...
Gasto Plene Trompema 25.03.2023 1:27:32
Hodiaŭ antaŭ la mikrofono Rafa, Brandono kaj Hanso bonvenigas iom nekutiman gaston. Verŝajne ĉiuj jam pri ĝi aŭdis, sed kompreneble indas esplori, kion ĝi scias, kaj kion ĝi prognozas pri Esperanto, Usone persone, kaj ĉio alia. Temas ja pri aŭtomato, kiun ni trovas Gasto Plene Trompema. Ligiloj ChatGPT en Vikipedio Usona Landa Kongreso NASK pretiga kurso Brita Kongreso UEA en konscio de Esperantis...
Ĝuinda por la tuta familio! 09.03.2023 1:30:38
Denove ĉe si Brandono, Rafa, kaj Hanso bonvenigas Stelan kvazaŭ la kvaran, honoran membron de Usone persone. En epizodo temanta pri literaturaj konkursoj la kvaropo priparolas la psikan impulson, kiu kondukas al Esperantumado, verkadon, kaj tiel plu. La vagado certe estos ĝuinda por la tuta familio! (Eĉ se foje aperas en ĉi epizodo sakroj mildaj.) Ligiloj Bobelarto INK-konkurso 3 Belartaj Konkurso...
Esperanto reformita?! 31.01.2023 1:32:41
Ĉu vi scias, ke en 1894 Zamenhof proponis sufiĉe drastan reformon al Esperanto? Kia ĝi estis--kaj kial la majstro tion entreprenis kiel esperinto en Grodno? Rafa, Brandono kaj Hanso prezentas la ŝanĝojn, priparolas ilin, kaj diskutas liajn kialojn. Kion vi opinias pri reformoj al Esperanto--pri tiuj ĉi, kaj pri ĉiu (aŭ ĉu ni diru pri omnu )? Skribu al ni--usonepersone@pm.me ! Ligiloj: Grava artiko...
Baza legolisto 1 07.01.2023 1:14:28
Rafa, Brandono kaj Hanso kunvenas por respondi (almenaŭ parte) al la plej ofta demando de aŭskultantoj: kion vi opinias pri la plej famaj verkoj en Esperantujo, tiuj, kiuj troviĝas en la fama "Baza legolisto" kompilita de Auld? Baza legolisto Laŭro de la Akademio Mr Tot aĉetas mil okulojn Sesdek Ok ( Bite kaj papere ) Secesio ( Bite kaj papere ) Making comics La Kanada Verkaro Get full access to...
Mil naŭcent dek 17.12.2022 1:17:40
Rafa, Brandono, kaj Hanso priparolas la teatraĵon 1910 kun ĝia verkinto kaj du ĉefaj aktoroj, okaze de la lastatempa publikigo de la teatraĵo kiel filmo en YouTube fare de Alex Miller. Artikolo de Sro Mann (La “Mann”-uskripto) 1910 en Jutubo Ebrio de William Auld Pasporto al la tuta mondo Sesdek Ok ( Bite kaj papere ) Beletra Almanako 43 ( Bite kaj papere ) Secesio ( Bite kaj papere ) Auli Burning...
Niaj plej bonaj spertoj 04.12.2022 1:37:16
Rafa, Brandono kaj Hanso kunvenas denove por priparoli siajn plej bonajn spertojn en Esperantujo, spronite de demando de unu el siaj aŭskultantoj (al kiu nun sagas glumarko plej luksa). Ne hezitu starigi pliajn demandojn al ni per retmesaĝo al usonepersone@pm.me ! Ligiloj Beletra Almanako 42 La Edda La kurioza incidento de la hundo en la nokto Daniel Stein, interpretanto La Grafo de Monte-Kristo ĉ...
Brite sprite 10.11.2022 1:51:31
Rafa, Brandono kaj Hanso bonvenigas la unuan fojon Tim Owen, direktoron de Esperanto-Asocio de Britio, pedagogon, kaj membron de la Akademio de Esperanto. Malgraŭ siaj eminentaj kvalitoj, Tim estas sprita, parolema brito, malteda homo kaj aparte interesa kiel gasto. En tiu ĉi epizodo tiu ĉi kvaropo priparolas la elstare fekundan produktadon de EAB dum la lastaj kelkaj jaroj--kial ĝi tiel brile suk...
Movemuloj (kun Stela) 22.10.2022 1:34:55
Rafa, Brandono kaj Hanso denove bonvenigas Stelan por priparoli MoVeMon, kiu baldaŭ komenciĝos. Kune ili parolas pri la graveco de konstanteco en verkado kaj tradukado, kiel statis iliaj lastaj provoj en MoVeMo, kaj la libereco de nedenaskuloj. Ligiloj: Bobelarto (aliĝu tie ĉi al MoVeMo) Year of Magical Thinking Snow Crash Improv for Writers La Grafo de Monte-Kristo ĉe FEL Debato pri la “Praga Sko...
Ĉu Esperanto estas sekto?! 08.10.2022 1:29:17
En tiu ĉi epizodo ni distanciĝas de temoj literaturaj kaj esploras gravan demandon: Ĉu Esperanto estas sekto? Unue, kio estas sekto? Kiel Esperanto similas (aŭ malsimilas) tion? Ĉu ni kredas, ke eblas ŝanĝi tiujn ĉi trajtojn de Esperanto, Esperantistoj kaj Esperantujo? Aŭskultu nun por malkovri ĉion ĉi... Pri la demisio en la Civito The Satanic Verses Kavaliroj de kvardek insuloj Solaris (en Usono...
Tradukado kaj aliaj mensogoj 19.09.2022 1:33:40
Rafa, Brandono, kaj Hanso bonvenigas vin al sia tablo por priparoli la tradukarton--kaj ĝian apartan gravecon al Esperanto. Sendu viajn reagojn, demandojn, eblajn temojn, kaj neeldonitajn tradukojn al UsonePersone@pm.me ; se vi mencios vian adreson, ni sendos al vi specialan glumarkon! ( Rigardu ĝin; ĝi belas--aparte konsiderante la prezon! ) Ligiloj Arkones Paulus fondinto CivilWarLand in Bad De...
Nur duone Usone (kun Stela) 05.09.2022 1:28:06
Rafa, Brandono, kaj Hanso bonvenigas Stela kiel gaston en sia dua epizodo de Usone persone. La kongresa sezono finiĝis, sed tial estas multe pli da tempo por legi kaj pripensi la Esperanto-kulturon! Tiu ĉi epizodo estas "duone Usone", ĉar Brandono jam transiris Atlantikon reen al sia hejmo en Portugalujo, kaj Stela partoprenas la babiladon de Budapeŝto. Sendu viajn reagojn al UsonePersone@pm.me Li...
Kvazaŭ komenco 26.08.2022 1:04:30
Ĝuu la debutan epizodon de Usone persone...en kiu Rafa, Brandono kaj Hanso priparolas la Universalan Kongreson en Montrealo, la estontecon de la Esperanto-movado en Nordameriko, kaj plurajn novajn librojn. Ligiloj: Borges kaj Esperanto (Ralph Dumain) Esperanto: Lingua Franca and Language Community (Fiedler and Brosch) Get full access to Usone Persone at usonepersone.substack.com/subscribe
Similar podcasts
Replaio is not a podcast publisher; show names, artwork and audio belong to their authors and are distributed through public RSS feeds.