Babibejo

BabiBEJO - La podkasto de BEJO

Education EO ↓ 23 episodes

Nur loko por paroli, aŭskulti kaj amuziĝi. Ni intervjuas Esperantistojn tra la tuta mondo. Gastigantoj:Eduardo Garcia kaj Mihaelo Bento;Sendu mesaĝon al ni: babibejopodcast@gmail.com

Author

Babibejo

Category

Education

Podcast website

podcasters.spotify.com

Latest episode

Jan 2, 2026

Where to listen?

Podcasts in the app Replaio Radio Coming soon

Podcasts are coming to the app soon. Install now and be the first to see a whole new take on podcasts

Get it on Google Play Install for free Android 5M+ downloads · 4.8 rating iOS soon

Episodes

S03/EP05 - Brazila Muziko (Flávio Fonseca) 02.01.2026

En ĉi-foja epizodo de BabiBEJO , ni invitis Flávio Fonseca - muzikisto, psikologisto kaj entreprenisto - kiu klarigas al ni pri sia projekto Brazila Muziko : kolekto de Braziliaj kantoj, kiujn li kaj aliaj kunlaborantoj esperantigas. Ligilo de la projekto: www.brazilamuziko.com/ Profitu!

S03/EP04 - BRICS kaj Esperanto - Emilio Cid (Brazilo) 02.06.2025

Emilio Cid , ĉi-foja gasto, prezentis interesan ideon en prelego, kie li klarigas la kialojn, la potencialon kaj la praktikajn paŝojn por antaŭenigi tiun proponon. Lia mesaĝo invitas ne nur esperantistojn, sed ankaŭ politikajn kaj edukajn instancojn por pripensi pli justan lingvopolitikon en internacia kunlaboro. Kiu estas BRICS ? Estas komerca grupo konsistanta el Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio ka...

S03/EP03 - Oficejo de la Birdoj k. Laís (Brazilo) 26.05.2025

En ĉi tiu tria epizodo de la tria sezono de BabiBEJO, ni renkontas Laís el Brazilo, la kreeman menson malantaŭ Oficejo de la Birdoj — projekto kiu tradukas kaj adaptiĝas komiksojn en Esperanton. Ni parolas pri ŝia amo al bildliteraturo, la inspiro malantaŭ ĝi kaj kiel arto kaj lingvo kuniĝas por rakonti historiojn. Ĉu vi jam pensis kiel desegno povas ponti kulturajn barilojn? Do restu kun ni kaj m...

S03/EP02 - Pri Tradukarto kun Luiz Ladeira (Portugalio) 19.05.2025

Epizoda temo: Intervjuo kun Tradukisto de Esperanto al la Portugala En ĉi tiu epizodo de nia podkasto, ni babilas kun speciala gasto — tradukisto kiu dediĉas sian laboron al tradukado de libroj el Esperanto al la portugala. Ni ekscias pri lia vojo al Esperanto, la defioj kaj ĝojoj de tradukado, kaj kiel Esperanto povas ponti kulturojn tra lingvoj. Se vi interesiĝas pri tradukado, lingvoj, aŭ simpl...

S03/EP01 - Igor (Ikvero) de BEJO/TEJO 12.05.2025

Saluton, karaj aŭskultantoj! Ne plu atendu! - Nova epizodo aperas antau vi! Kiu estas la hodiaua gasto? Igor (Ikvero) aktivadas kiel prezidanto de BEJO kaj ano de TEJO. Li kundividas, pere de tiu epizodo, siaj kono kaj sperto en la du organizoj. Dum la epizodo ni babilis - interalie - pri: - la taskoj de Igor en BEJO kaj TEJO; - proponoj por la du organizoj; - forto de la kunorganizado, ktp.

S02/EP07 - BabiBEJO k. Usone Persone 23.03.2024

Profitu la babiladon inter diversaj interesaj gastoj! Sugestojn kaj komentojn bv. sendi al babibejopodcast@gmail.com

S02/EP06 - Doĉjo - Lingvinstruisto 29.07.2023

Saluton, karaj aŭskultantoj. Plia mojosa epizodo de BabiBEJO estas freŝbakita! Kaj ĉi foje ni havas kiel gaston Doĉjo, instruisto pri lingvoj! Doĉjo (Doug) Duea loĝas en Minneapolis, Minnesota (Usono), kaj li estas instruisto de la hispana kaj la franca lingvoj ekde 30 jaroj. Li esperantistiĝis en 2016 kaj sukcese trapasis la KER-ekzamenon je la nivelo C1 en junio de 2023. Li taksas sin lingvemulo...

S02/EP05 - Allan Argolo - Prezidanto de AERĴ 06.06.2023

Ĉi foje ni havas la plezuron kaj samtempe honoron intervjui prezidanton de la AERJ (Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro). Nepre aŭskultu por ekscii pli da detaloj. Pri la agado ĉe AERĴ - Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro. Esperanto en la librobienalo de Rio-de-Ĵanejro Ligiloj menciitaj: Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro (portugala) AERJ Prelego de li: Allan Argolo - Prelego Libro menciit...

S02/EP04 - Tobiasz el "Fremdulo en Francio" 01.04.2023

Jen plia mojosega epizodo freŝe aperigata! Ĉi foja gasto temas pri Tobiasz el Pollando. La gvidanto de la podkasto “Fremdulo en Francio”. Parolataj temoj: - Podkasto-produktado - La malfacilaĵoj vivi alilande (ĉar tio estis la ĉefa temo de "Fremdulo"); Ligiloj: Retejo de Tobiasz: tkubisiowski.eu Telegramo: @tkubis Fremdulo 2

S02/EP03 - Paulo Viana - Verkado kaj Tradukado 10.02.2023

Saluton, karaj aŭskultantoj. Plia mojosa epizodo de BabiBEJO estas freŝbakita! Kaj ĉi foje ni havas kiel gaston Paulo Viana, kiu parolas pri lia VERKADO KAJ TRADUKADO. - Kio motivigis vin komenci verki ? - Kiom grava estas al vi verki? - Machado de Assis - La fama brazila verkisto - Pli gravas verki aŭ traduki grandajn verkojn? - Kiun konsilon vi donus al novuloj?

S02/EP02 - Karina Oliveira - Virtualaj E-Renkontiĝoj 21.01.2023

Saluton, karaj aŭskultantoj. Plia mojosa epizodo de BabiBEJO estas freŝbakita! Kaj ĉi foje ni havas kiel gaston Karina Oliveira, kiu parolos pri Virtualaj E-Renkontiĝoj. Jen kelkaj demandoj: - La malfacilaĵoj pri lernado memstare - La forto de la interago – virtualaj kunvenoj: - La rolo de Duolingo  - En kiu konsistas la facilaĵoj kaj defioj de la kunvenoj? - Ĉu vi havas sugeston al novuloj k...

S02/EP01 - Scienco kaj Podkastoj - Eva kaj Johannes 25.10.2022

Babilado pri scienco kaj tiel plu - - Kio ĝi estas ? - Ĉu oni kredas je la scienco? - Diferenco inter religio kaj scienco - Podkastofarado de niaj gastoj Ambaŭ gastoj troveblaj ĉe: kern.punkto.info/

Ni anoncas la finon! 17.10.2022

Ni volas diri ion gravan al vi. Ni anoncas la finon …

Ep. 10 - Rafa, La Senlaca Verkisto - Pri Verkado 15.06.2022

Kial vi ekverkis kaj kiam? Pri kio temas via verkado? Ĉu vi havas celon ? Kiu ĝi estas? Kion vi volas atingi per via kreado? Kiom vi jam aperigis kaj cifere kaj papere? Kiun vi legas lastatempe? Precipe en Esperanto.

Ep. 09 - Ella el Koreio - Socio kaj Kulturo de Koreio 10.06.2022

Ella el Koreio -  Mi estas Ella el Koreio. Mi loĝas en Busan, kiu estas la plej suda parto de Koreio, ĉemara urbo. Mi estas instruisto de elementa lernejo kaj mi instruas Esperanton al knaboj, plenkreskuloj, emeritoj, blinduloj. ................................... Jen la instigaj demandoj: Ĉu vi povas sin prezenti? Kiuj estas kelkaj stereotipoj pri koreanoj? Kial ili ne veras laŭ via opinio?...

Ep. 08 - Maŭrico aŭ Rico (el Italujo) - ("Estu fiera pri via Esperantisteco!") 05.06.2022

"Estu fiera pri via Esperantisteco!" - Sendu mesaĝon al ni. Ni voĉlegu dum la epizodoj: babibejopodcast@gmail.com  Maurizio Giacometto Maurizio Giacometto (Rico, en Esperantujo) tiom amas Esperanton, ke li lernis ĝin dufoje: unue en sia lernejo kiam li estis juna kaj denove antaŭ kelkaj jaroj. Rico estas unu el la kunlaborantoj en la progresiga retejo uea.facila.org. Tie li respondecas pri la...

Ep. 07 - Stela el Hungario ("La riĉecon de Esperanto mi ankoraŭ trovis nenie") 23.04.2022

Hodiaŭ ĉe BabiBEJO parolas STELA el Hungario! _____________________________________ Kiu ŝi estas? Stela Besenyei-Merger estas longtempa aktivulo en Esperantujo. Originale sociologo kaj artedukisto, inter alie kunorganizanto de amaso da renkontiĝoj ekde infanaĝo, verkas blogon Stela ĉiam nur kritikas de pli ol dek jaroj, kaj kreanto de La Bona Renkontiĝo podkasto. Nuntempe okupiĝas pri la projekto...

Ep. 06 - Marc Giraud (El Francio) 20.03.2022

Ĉi foje ni havas la partoprenadon de Marc el Francio!  Marc Giraud (prononci Mark Jxiro). Li estas muzikinstruisto kaj korusestro. Li malkovris kaj eklernis Esperanton en Junio 2018 kaj tuj enamiĝis en nia lingvo. Li trapasis sian KER-ekzamenon je la nivelo C1 en Majo 2019. Li kunlaboras kiel onklo en la programo "ekparolu" de edukado.net kaj instruas Esperanton rete por la Pariza klubo kiun...

Ep. 05 - César Dorneles (el Brazilo - Porto Alegre) - Esperanto estas relative facila kompare al aliaj lingvoj, sed ne tiom. 20.02.2022

Hej, Podkastaŭskultantoj! Jen nova epizodo por ke vi povu ĝui kaj lerni pli da Esperanto.

Ep. 04 - Daniel García (el Argentino) - "Mi eklernis Esperanton pro scivolemo" 19.01.2022

Hej! Aŭskultu novan epizodon! La hodiaŭa gasto de nia epizodo temas pri Daniel Cotarelo. Daniel Cotarelo García naskiĝis en 1957 en Bonaero, ĉefurbo de Argentino, kie li loĝas kun sia edzino Inés. Lia denaska lingvo estas la hispana kaj li lernis Esperanton kiam li estis 20-jara. Profesie li estas kontisto kaj laboras por informadika firmao, sed amatore li interesiĝas pri lingvoj, kaj speciale pri...

Ep. 03 - Rafa (el Portoriko) - "Estas multe da homoj kiuj estas Esperantistoj, sed ankoraŭ ne konas Esperanton". 08.10.2021

Dum la epizodo mi intevjuas Rafa el Portoriko. La transkribo aperos estonte!

Ep. 02 - Soraya (Argentino) - Handikapeco 06.10.2021

Jen interesa intervjuo pri Handikapeco kun Soraya el Argentino!

Ep. 01 - Bonvenon! (pt) 30.05.2021

No nosso primeiro episódio, entrevistamos Querino Neto, atual presidente da BEJO. Ele nos contou um pouquinho sobre o que é o esperanto e como aprender, sua experiência no movimento e muitas outras coisas! Obs.: episódio em português.

Listen to the BabiBEJO - La podkasto de BEJO podcast in Replaio

Radio and podcasts in one app - free, with no sign-up. Install today and do not miss the launch

Get it on Google Play

Replaio is not a podcast publisher; show names, artwork and audio belong to their authors and are distributed through public RSS feeds.