Fremdulo

Fremdulo 3

Society EO ↓ 38 episodes

Persona podkasto kun biaso por Esperanto-movado, lingvoj, muziko kaj publika transporto. #fremdulo #esperantoTelegramo: t.me/fremdulo

Author

Fremdulo

Category

Society

Podcast website

tkubisiowski.eu

Latest episode

Mar 23, 2026

Where to listen?

Podcasts in the app Replaio Radio Coming soon

Podcasts are coming to the app soon. Install now and be the first to see a whole new take on podcasts

Get it on Google Play Install for free Android 5M+ downloads · 4.8 rating iOS soon

Episodes

1/12 Novulo en Esperantujo – interparolo kun Tymoteusz Smoliński 11.12.2020

En ĉi tiu epizodo mi parolas kun Tymoteusz (Tymek) Smoliński pri lia sperto en Esperantujo, lia kompreno pri la Esperanta kulturo kaj pri lia unua Esperanto-evento. Ĉu oni povas kontribui al nia kulturo per esperantlingvaj memeoj? Ĉu Esperanto kaj esperantismo povas esti parto de ies identeco? Aŭskultu kiel la aferojn vidas Tymek, esperantisto ekde du jaroj.

1/11 “Ĉiuj ni amegas Usonon” – nova albumo de LPG 06.12.2020

Ĉi tiun epizodon mi dediĉas al recenzo de la nova koncertalbumo de La Perdita Generacio – ĉar kiel ŝatanto de LPG mi ne povis tute ne komenti la longe atendatan aperaĵon. Ĉu vi pensas ke mi ŝatas la novaĵon? Aĉetu la albumon ĉe Vinilkosmo : https://www.vinilkosmo-mp3.com/fr/pop-rock-hip-hop-electro/la-perdita-generacio-117/5-%C4%89iuj-ni-amegas-usonon.html Aŭskultu la albumon ĉe Spotify : https://...

1/10 🦷 Dentodolore 01.12.2020

Ĉi-epizode mi traktas iom tiklan temon, aŭ almenaŭ temon pri kiu sufiĉe multaj personoj estas sentemaj. Temas pri sano, aŭ pli precize denta sano, dentistaj seancoj kaj mia sperto kun la dentista sanservo en Francio. muziko: adrift, airtone feat. MalreDeszik, laŭ la permesilo CC BY-NC: http://dig.ccmixter.org/files/airtone/62216

1/09 Esperanto-movado, -kulturo, -podkastoj 26.11.2020

Hodiaŭ mi babilos pri mia remalkovro de la Esperanta kulturo, iom pli persone ol antaŭe. Pri muziko, pri tradukoj, pri podkastoj kaj la amatoreco en nia movado. Por la unua fojo la kruda materialo antaŭ muntado havis pli ol duonhoron. Ĉu vi rekonos en kiuj lokoj mi decidis forigi fragmentojn? muziko: Jakub Żuber - light that frightens us, https://soundcloud.com/thoughts_wav

1/08 Defioj pri tradukado de muzika teksto 14.11.2020

Mi rakontas pri la defioj kiujn mi devis respondi dum tradukado de tre specifa muzika teksto. La tradukita parto de la bildstrio troveblas ĉe http://verkoj.com/bildrakontoj/historio-de-la-muziko/ muziko: another perspective de panu, laŭ la permesilo CC BY-NC: http://dig.ccmixter.org/files/panumoon/60396

1/07 Sed kion vi fakte studas? 08.11.2020

Ĉi-epizode mi per longa babilado respondas al la kurta demando: “kion vi studas?”. Mi ankaŭ rakontas iom pri la enhavo de mia venonta diplomlaboraĵo. Referencoj por la emika kaj etika vidpunktoj: Kubik, G. (1996). “Emics and Etics Re-Examined, Part 1: Emics and Etics: Theoretical Considerations”. African Music, 7 (3), 3-10. URL: https://www.jstor.org/stable/30250055 Pike, K. L. (1990). “On the Emi...

1/06 El Turo rekte al reenfermiĝo 02.11.2020

Pri la manifestacioj en Pollando, pri la enfermiĝo en Francio… kaj pri mia vizito en Turo. Jes, *abortigo, ne aborto. muziko: Journey Into Sleep, Martijn de Boer (NiGiD), laŭ la permesilo CC BY-NC: http://dig.ccmixter.org/files/NiGiD/57182

1/05 Estas unu trompulo inter ni 20.10.2020

Ene de la buŝa spacoŝipo troviĝas unu trompulo. Kie ĝi situas? muziko: Jakub Żuber - Late Night Commute, https://soundcloud.com/thoughts_wav

1/04 Ekskursoj kaj vojaĝoj 16.10.2020

En ĉi tiu epizodo (registrita ĵaŭdon, la 15-an de oktobro 2020) mi rakontas pri miaj vojaĝoj kaj ekskursoj – pasintaj kaj estontaj. Nur dum la muntado mi rimarkis ke la sonkvalito estas malpli alta ol en la antaŭaj epizodoj – pardonu! Mi strebos ripari tion en la venontaj! muziko: Jakub Żuber - light that frightens us, https://soundcloud.com/thoughts_wav

1/03 KOVIM-19 en Francio 06.10.2020

Mi venis al Francio en tre specifa momento – en la tempo de la kronvirusa pandemio. Kiel la situacio aspektas en Francio? Ĉu mi povas senti min sekura? Ĉu estas io surpriza pri la franciaj sanitaraj reglamentoj? muziko: Jakub Żuber - light that frightens us, https://soundcloud.com/thoughts_wav

1/02 Kiel (ne) serĉi loĝejon en Parizo 27.09.2020

La serĉado de la loĝejo estis por mi unu el la plej streĉigaj aferoj de la somero. Necesis obstino, pacienco kaj… bonŝanco. Sed fine mi sukcesis. Aŭ ĉu mi ne sukcesis? muziko: Still Water Romance, Martijn de Boer (NiGiD), laŭ la permesilo CC BY-NC: http://dig.ccmixter.org/files/NiGiD/54447

1/01 La unuaj ŝokoj 20.09.2020

Saluton! En tiu ĉi epizodo mi prezentas min kaj iom klarigas kio estos tiu ĉi serio. Mi intence ne priparolis pli detale kelkajn aferojn por havi materialon por postaj epizodoj. Ĝis la sekva fojo! muziko: Bossa for Nights, Martijn de Boer (NiGiD), laŭ la permesilo CC BY-NC: http://dig.ccmixter.org/files/NiGiD/61758

1/00 Anonco 20.09.2020

muziko: Jakub Żuber - Late Night Commute, https://soundcloud.com/thoughts_wav

Listen to the Fremdulo 3 podcast in Replaio

Radio and podcasts in one app - free, with no sign-up. Install today and do not miss the launch

Get it on Google Play

Replaio is not a podcast publisher; show names, artwork and audio belong to their authors and are distributed through public RSS feeds.