Radikala tenero - feminismaj babiladoj pri la vivo

Radikala tenero

Society EO ↓ 25 episodes

Radikala tenero kun Carolin & Stela. Feminismaj babiladoj pri la vivo. radikalatenero.substack.com

Author

Radikala tenero - feminismaj babiladoj pri la vivo

Category

Society

Podcast website

radikalatenero.substack.com

Latest episode

Jul 6, 2026

Where to listen?

Podcasts in the app Replaio Radio Coming soon

Podcasts are coming to the app soon. Install now and be the first to see a whole new take on podcasts

Get it on Google Play Install for free Android 5M+ downloads · 4.8 rating iOS soon

Episodes

Per LEGO-figuroj kaj kiel dreg-reĝo por klimata kaj socia egaleco 06.07.2026

“Kaj, ĉu vi estas esperplena?” - “Jes, mi estas esperplena; mi fakte havas vere tre multe da espero. Sed estas espero, kiu baziĝas je la realisma takso de la enormaj fortoj kiuj koalicias kontraŭ ni. La sola vera ebla espero estas ja, ke ni konfesas al ni mem, kiom multe ni ankoraŭ bezonas fari; kaj mi kredas, ke ni sukcesas tion; kaj ne nur tion, mi kredas ke ni povas fari tion ĝojplenaj.” (Audre...

La plej granda fanino kiu iam ajn vivis 22.06.2026

“Ni vivas en kapitalismo, kaj ĝia potenco ŝajnas neevitebla - sed same ŝajnis tia la dia rajto de reĝoj. Ĉiun homan potencon homoj povas rezisti kaj ŝanĝi. Rezisto kaj ŝanĝo ofte komenciĝas en arto. Tre ofte en nia arto, la arto de vortoj.” — Ursula Le Guin, fama usona sciencfikcia verkisto Kun nia gasto Brandono Sowers hodiaŭ ni babiladas pri mojosa parto de historio el la mondo de sciencfikcio k...

Post la balotoj en Hungario — parto 2 25.05.2026

“Mi daŭre kredas, ke kiam oni devas elekti inter malamo kaj espero, oni devas elekti esperon ĉiufoje.” ― Jacinda Ardern, el la libro Potenco de malsama speco Kelkaj ĝustigoj antaŭ la nova epizodo pri la vortoj iom mise uzitaj en la antaŭa epizodo: * prezidento ― estro de la ŝtato * ministro ― persono * ministerio ― la institucio Hodiaŭ ni daŭrigas la temon de la balotoj en Hungario. Ni pli detale...

Post la balotoj en Hungario — parto 1 11.05.2026

“La malĝoja vero estas, ke plej multe da malbono estas farata de homoj, kiuj neniam decidas esti bonaj aŭ malbonaj.” – Hannah Arendt Ni povas doni nur impresojn pri kion signifas la fino de la 16-jara reĝimo de Orbán. Kiu estas Péter Magyar? Kiam li aperis sur la sceno de politiko? Kio pri la amaskomunikiloj? Kio okazis la tagon kaj nokton de la balotoj? Kio pri virinoj en la parlamento kaj pri GL...

Pri Lise Meitner 27.04.2026

“La vivo ne devas esti facila, sed ĝi ne estu senenhava.” Lise Meitner, (1878-1968), nukleofizikistino kaj radioĥemiistino, unu el la plej gravaj sciencistoj de la 20a jarcento “Mi ne kunlaboros pri la bombo.” - Per tiu klara Ne Lise Meitner esprimis sian moralan sintenon, sed ŝia scienca heredaĵo estas multe pli kompleksa kaj fascina. En la hodiaŭa epizodo ni aŭdos pri la vivo de virino kiu rompi...

Speciala tempovojaĝo: de egaleco al la sepdekaj jaroj 13.04.2026

“Vi serĉis floron kaj trovis frukton. Vi serĉis akvofonton kaj trovis maron. Vi serĉis virinon kaj trovis animon — vi estas seniluziigita.” el poemo de Edith Södergran, 1892-1923, finn-sveda verkistino el Karelio, kiu parolis jam frue multajn lingvojn - germanan, francan, rusan, anglan, svedan Nia hodiaŭa gasto havas tre specialan lokon en la koro de la RT-teamo! Nia gasto estas longtempa amikino...

Pri neduumeco kaj plurlingvismo en la familio kun Markos Malke Kramer 30.03.2026

“En mondo kiu ofte estas aŭ/aŭ, estas vere grave memori ke ankaŭ eblas ambaŭ, nek/nek kaj ĉio.” — Sally Goldner (diverseca aktivisto) Hodiaŭ nia gasto ĉe Radikala Tenero estas Markos Malke. Ri havas kvar idojn de kelkmonata ĝis 16 jaraĝa. Ri rakontas al ni pri la longa vojo malkovri sian identecon kaj kiajn paŝojn ri faris en sia vivo por senti sin agordita ankaŭ ekstere kiel ri sentas sin ene. Ni...

Feliĉan internacian tagon de la rajtoj de virinoj kaj homaj rajtoj! 11.03.2026

“Kiam la viroj silentas, estas nia devo, levi niajn voĉojn nome de niaj idealoj.” — Clara Zetkin Jen nia epizodo pri la historio de la tago, kiam tutmonde oni festas la “tagon de virinoj” la 8-an de marto. Kaj ne, ni ne volas simple florojn, ni volas rajtojn! Ekkonu la historion de la tago, kial kaj kiam komencis batali virinoj por siaj rajtoj, kiel ili organiziĝis internacie. Ni parolas ankaŭ pri...

La arto de observado kaj Jane Goodall 09.02.2026

“Vi ne povas vivi eĉ unu tagon sen influi la mondon ĉirkaŭ vi. Kion vi faras, ŝanĝas la mondon, kaj vi zorge decidu kian ŝanĝon vi volas por la mondo.” — Jane Goodall La mojosa virino kiu ŝanĝis la difinon de homaro forpasis la 1-an de oktobro 2025. Ni tuj sciis, ke ni eventuale registros epizodon pri ŝi. Legante librojn, rerigardante filmojn kaj intervjuojn kun ŝi, restante kun niaj pensoj pri ŝi...

Memore al Matthias (1987-2018) kun Ite Tytgat 26.01.2026

Averto pri la epizodo: en tiu ĉi epizodo ni profunde parolas pri suicido. Se vi ne sentas vin preta por tiu ĉi temo, tiam volonte aŭskultu alian epizodon. Ne hezitu serĉi helpon, se vi bezonas. “Kiam edzo mortas, la edzino estas nomita vidvino. Kiam gepatroj mortas, la infano estas nomita orfo. Sed kiam infano mortas… Ne ekzistas vorto por tio. Ĉar la doloro estas preter ĉio kion vortoj povas enha...

Trankvile graveda en Finnlando 12.01.2026

“Naskante niajn bebojn, ni eble trovos, ke ni naskas novajn eblecojn en ni mem.” – Myla kaj Jon Kabat-Zinn Kelkajn semajnojn antaŭ la nasko, ni babilis kun Karina pri ŝiaj spertoj kiel gravedulino en Finnlando. Ni demandis pri ŝia familio, pri la esperoj por la venonta vivfazo kiel triopa familio. Intertempe, komence de la jaro la ido de Karina naskiĝis! Panjo kaj bebo fartas bone. Gratulegojn! 🎉...

Vi estos feliĉa finfine! Babilado kun Jorge Rafael Nogueras 29.12.2025

Feliĉan novan jaron de Radikala Tenero per nia lasta kaj plej longa epizodo de 2025! Elkoran dankon, ke vi subtenas kaj aŭskultas nian podkaston kiu debutis en majo ĉi jare. “Ne pensu, ke ĉar mi parolas kun akĉento, mi pensas kun akĉento” — el la filmo Promeno en la nuboj Li estas membro de la brila teamo de Usone Persone, programisto, verkisto, kaj paĉjo de ĝemeloj! Ni eĉ kun-akuŝis bebon kiu est...

Jarfinaj festotagoj kun Carolin & Stela 15.12.2025

Jen via ĉiujara memorigo, ke 95% de tiu “feria(kristnaska) magio” estas fakte nur la nevidebla kaj fizika laboro de virinoj - fonto nekonata En tiu ĉi epizodo ni babiladas pri niaj jarfinaj tradicioj: * Kio estas la diferenco inter festotagoj kiam vi estis infano kaj nun? * Kiuj tradicioj gravas al vi kiujn vi daŭrigas ankaŭ plenkreske? * Kiel ne freneziĝi en la kaoso de taskoj? * Ĉu vi havas ritu...

La vivo de onklino. Intervjuo kun Stela 01.12.2025

“Sekvu vian envion, ĝi montras al vi kion vi volas.” — Lori Gottlieb (usona aŭtorino kaj psikoterapiistino, naskita en 1966, verkis la libron Eble vi devus paroli kun iu ) La babilado estas pri homoj kiuj ne havas infanojn, kaj Stela estas unu el ili. Kial homoj ne havas infanojn, aŭ ne havas pli ol unu? Kio okazis post la divorco? Kiel ŝi ŝatas aŭ ne la infanojn de siaj amikoj? Rigardu la fotojn,...

Povus esti simple... ...sed estas ne. Intervjuo kun Carolin 17.11.2025

“Nur ĉar ni havas pli da rajtoj ol niaj avinoj, tio ne signifas, ke ni batalos malpli por niaj filinoj.” – Farida D. Kaj jen, post eta paŭzo en oktobro ni revenas je la internacia tago de frunaskitoj ! Ĉi foje ni enkondukas la novan temon de la serio per babilado inter ni du: Stela demandas Carolin pri ties familio. Enhava averto: Ni parolas inter alie pri morto. Se vi ne sentas vin sufiĉe stabila...

Nekutimaj vojoj kun Mara Rockliff 22.09.2025

“Kiam ajn vi komencas senti vin superŝutita pri la efiko de la homaro sur homojn, bestojn kaj la planedon, kiam ajn vi vidas la terurajn, memkontentajn vizaĝojn de faŝismaj gvidantoj, kiam ajn vi pensas, ke vi ne povas forlasi la domon ĉar la mondo estas tro malfacila loko, mi volas, ke vi pensu pri la arto, la spektakloj, la muziko, la libroj kaj la filmoj, kiuj igis vin voli vivi. Pensu pri kiel...

Rosalind Franklin (kaj kial ŝi ne gajnis la Nobel-premion) 08.09.2025

“Scienco kaj ĉiutageco ne povas esti - kaj ne estu - disigataj.” — Rosalind Franklin (1920-1958) Lernu en tiu ĉi epizodo pri virino, kies esploroj estis tre gravaj por la malkovro de la DNA-strukturo dum la 1950aj jaroj, sed kies esto, apero kaj laboremo estis multege prijuĝitaj kaj ridindigitaj de viraj kolegoj. Ŝiajn esplorrezultojn grupo de viroj ŝtelis por poste mem fanfaroni per la “malkovro...

La Vera epizodo 25.08.2025

“Mi faras nenion, mi simple ekzistas. Sed per tio mi evidente atakas la konvinkojn de viroj.” — Felicia Ewert, politiksciencistino kaj aŭtorino, *1986 Prepariĝu por amuza, intensa kaj kortuŝa vivrakonto, kiun vi povas aŭskulti ĉi tie ĉe Radikala Tenero. Lernu pri kiel estis por Vera esti transa antaŭ kaj post ŝia elŝrankiĝo, kiel reagis familianoj al ĝi, kaj kiel ŝi fartas nun. Aŭskultu pri ŝiaj ĝ...

Post la fiermarŝoj 11.08.2025

"Neniam dubu, ke malgranda grupo de pensemaj, engaĝitaj civitanoj povas ŝanĝi la mondon; efektive, tio estas la unusola afero, kiu iam ajn sukcesis fari tion." — Margaret Mead En nia epizodo Stela rakontas pri la fiermarŝo en Budapeŝto, kiu okazis fine de junio. Kiel ĝi estis? Kion faris la polico? Kia estis la internacia subteno kaj raportado pri ĝi? Poste Carolin transprenas per okazaĵoj el Germ...

rulante kaj movante 28.07.2025

"Feminismo ne temas pri pli fortigi virinojn, virinoj jam estas fortaj, sed ĝi temas pri ŝanĝi la manieron kiel la mondo perceptas tiun forton." — G.D. Anderson Ŝi doktoriĝis pri astrofiziko, estas instruisto pri programado ĉe la universitato de Lillo, Francio, eĉ pli grave instruisto pri memdefendado, aktiva membro de laborista sindikato kaj konkursis en la rulsketa derbio grupo de Lomme kaj daŭr...

Naŭ manieroj ripozi 14.07.2025

“Ripozo ne estas lukso, sed absoluta neceso se ni volas postvivi kaj prosperi. Ripozo ne estas flanka penso, sed baza parto de esti homo.” – Tricia Hersey Kion signifas vere ripozi? Nun ke la someraj ferioj atendas nin, post longa lerneja jaro, monatoj plena je laboro, kiel ni povos bone pasigi tempon ripozante? Ni uzas por nia babilado la ideojn de Dr. Saundra Dalton-Smith, kiu verkis pri la naŭ...

Elŝrankiĝo dum tempoj de pra-interreto 30.06.2025

La 1990aj jaroj: KDoj anstataŭas sonbendkasedojn, la brita grupo Spice Girls famiĝas ĉirkaŭ la terglobo, kaj nur la tre bonŝancaj infanoj havas Tamagoĉi -on, etan plastan ovon kun cifereca hejmbesto. Sociaj retejoj ankoraŭ longe atendas esti inventitaj. Kaj Matt en Britio agnoskas al si mem esti allogita de kaj iĉoj kaj inoj. Aŭskultu en nia hodiaŭa epizodo kiel liaj interretaj kaj familiaj elŝran...

Fuĝo el Pollando 16.06.2025

"Ni lernu lingvojn pro tio, ke lingvo estas la unusola afero inda eĉ je malbona kapablo." — Kató Lomb, hungara poligloto Hodiaŭ alvenas nia unua intervjuo! Daŭre estas la GLAT-a fiermonato, do indas nun lanĉi babiladojn pri elŝrankiĝo ĉirkaŭ la mondo. La komencon faras Tobiasz, kiu nun loĝas en Luksemburgio. Tobiasz rakontas pri sia infaneco en Pollando, kie li sentis sin - kiel juna samseksemulo...

Fiermarŝo malpermesata en Hungario 02.06.2025

"Ni meritas sperti amon plene, egale, sen honto, kaj sen kompromiso." Elliot Page En la hodiaŭa epizodo ni babilados pri la okazaĵoj en Hungario kiu montris la vojon al la malpermesado de la 30a fiermarŝo en Budapeŝto . La frapfrazo de tiu ĉi jaro estas: “Ni estas hejme”. Momente aspektas tiel, ke la fiermarŝo okazos, granda internacia subteno sentiĝas, la organizantoj ne nuligis ĝin. Sed kio okaz...

Bonvenon al Radikala tenero! 19.05.2025

En tiu ĉi enkonduka epizodo ni bonvenigas vin kaj kiel vi povos aŭdi: ni ankoraŭ aranĝas ĉion. Ni ambaŭ iom nervozas komenci babiladi antaŭ mikrofonoj. Sed estas kiel estas. Ni estas bonaj amikoj. Ni subtenas unu la alian kaj la celo klaras. Ni estas ĉi tie por inviti tenerajn babiladojn inter homoj pri la ĉiutaga vivo en la mondo. Por la sinprezenta babilado ni uzis la adaptitan bildon laŭ la lab...

Listen to the Radikala tenero podcast in Replaio

Radio and podcasts in one app - free, with no sign-up. Install today and do not miss the launch

Get it on Google Play

Replaio is not a podcast publisher; show names, artwork and audio belong to their authors and are distributed through public RSS feeds.