Eva & Julia & Johannes

Movada vidpunkto

Society EO ↓ 30 episodes

La frata projekto de kern.punkto kovras temojn el la Esperanta movado, ĉefe el Esperanto kongresoj

Author

Eva & Julia & Johannes

Category

Society

Podcast website

movada-vid.punkto.info

Latest episode

Jan 24, 2026

Where to listen?

Podcasts in the app Replaio Radio Coming soon

Podcasts are coming to the app soon. Install now and be the first to see a whole new take on podcasts

Get it on Google Play Install for free Android 5M+ downloads · 4.8 rating iOS soon

Episodes

MvP029 Eventa Servo 24.01.2026

La retejo eventa servo estas la unua adreso por serĉi Esperanto eventojn en la tuta mondo. Ni parolas kun persono kiu – eĉ se ne fondis ĝin – estas grava antaŭeniganto de la projekto. Kiel oni uzas ĝin por serĉi eventojn kaj kiel oni povas anonci sian proprajn eventojn. Kiaj pluraj ideoj ekzistas.

MvP028 La Esperanto stacio en Halbe 06.01.2025

Halbe estas vilaĝo ĉe la fervojo inter Berlino kaj Cottbus. Ĝia stacidomo ne plu servis kiel stacidomo kaj la fervoja kompanio vendis ĝin. Aĉetis ĝin nia ĉi-epizoda gasto, kiu kun granda vervo, profesia laboro kaj helpo de Esperantistoj donis al ĝi novan uzon. Nuntempe ĝi servas kiel kongresejo, kunlaborejo, kultureventejo por Esperantaj kaj ne-Esperantaj aktivaĵoj. Pro la nova vivo en la stacidom...

MvP027 Vinilkosmo 15.08.2024

Verŝajne estas malmultaj Esperantistoj kiuj ne konas Vinilkosmon, la plej gravan eldonejon por Esprerantlingva muziko. Flo Martorell estas ĝia fondinto ek dumjardeka estro. Ni parolas pri la historio de Vinilkosmo, pri la muzikindustrio ĝenerale kaj la Esperantlingva muziko speciale.

MvP026 Esperantaj krimromanoj 15.05.2024

Nia gasto ĉi-epizoda studis la esperantlingvajn krimromanojn. Ni ricevas de ŝi superrigardon kaj komparon kun nacilingvaj krimromanoj.

MvP025 Universala Kongreso 108 11.08.2023

Ni resumas kun estrarano de UEA la 108an Universalan kongreson en Torino kaj antaŭrigardas la sekvan UKn en Tanzanio.

MvP024 Lingvolernado 09.11.2021

Ĉu vere lingvoinstruado en bazlerneja aĝo estas tiom taŭga, kiel oni ofte aŭdas? Kiel kaj en kiaj kondiĉoj infanoj kapablas tiom rapide perfekte lerni lingvojn? Ĉu simple sufiĉas ekinstrui en tre frua aĝo? Ni parolas pri tio kun lingvoinstruistino Zsófia Kóródy.

MvP023 UEA estraro 08.12.2019

Dum la UK 2019 en Lahti elektiĝis nova estraro de UEA. Ni parolas kun du estraranoj interalie pri novaj ideoj, tradicioj kaj la financoj de UEA.

MvP022 uea.facila 20.10.2019

Verkistoj ofte uzas tro malfacilan lingvaĵon kaj tiel fortimigas multajn eblajn legantojn. Tio speciale, sed ne nur validas por la Esperanto-medio, en kiu multaj el tiuj eblaj legantoj estas komcantoj aŭ komencintoj. La nova retejo uea.faci.a celas disponebligi tekstojn en facila lingvo kaj en skriba kaj en voĉlegata formo. Ni parolas kun la iniciatinto de tiu retejo.

MvP021 UK 105 en Montrealo 02.09.2019

Dum la UK104 ni parolas kun LKKanoj de la UK105 en Montrealo. Kiel statas la preparoj — Kia estos la kongresejo — Kiel vojaĝi al Montrealo — Kian klimaton kaj kian naturon oni atendu.

MvP020 Esperanto Urbo Herzberg 07.07.2019

Multaj Esperantistoj jam aŭdis pri la Esperanto Urbo Herzberg am Harz. Ni parolas kun du ĉefaj reprezentantoj de ĝi. Pro persistema laboro Esperanto fariĝis identecdifina afero por urbo meze de Germanio en la koro de Eŭropo. Kiel tio okazis, kaj kion tio signifas por la ĉiutaga vivo en la urbo. Kiel Esperantistoj povas viziti la urbon ĉu por unu tago ĉu por kelkmonata volontula laboro. Ĉu eĉ estas...

MvP019 Biologia terminaro 11.06.2019

Ofte Esperantistoj volas uzi Esperanton por siaj ŝatokupoj foje tre specialaj kaj altnivelaj. Ĉiuj, kiuj tion provas konas la problemon pri terminologio. Ni tradiskutas tion kun nia gasto, konata de la podkasto "Varsovia Vento", kiu ankaŭ okupiĝas pasie pri teminologie malfacila temo: botaniko

MvP018 Esperanto kaj scienco 17.12.2018

Dum la Konferenco pri la apliko de Esperanto en scienco kaj tekniko ni parolis kun du spertaj Esperantistoj, kiuj okupiĝas dum multaj jaroj pri Esperanto kaj scienco. Kio estas la rilato inter Esperanto kaj scienco. Ĉu esperanto estas taŭga lingvo por scienco? Kion la Esperanto-movado faru por plivalorigi Esperanton por aplikado en scienco.

MvP017 Programo Mia Amiko 26.08.2018

La programo "Mia Amiko" estas lernprogramo por lerni Esperanton kaj ankaŭ pri la Esperanto-movado. Ne temas pri komputila programo, sed pri programo ke komencantoj estu akompanataj de jam spertaj Esperantisto. Ni parolas kun juna homo, kiu pere de tiu programo lernis Esperanton kaj intertempe akompanadas novajn komencantojn.

016 UK 104 en Lahti 04.08.2018

Dum UK 103a ni parolos pri la venonta UK en Lahti kun ties LKKestro. Kio estas la historio de la Finna movado — Kiel alvenis la UK 104a al Lahti — Kia estas la urbo ­— Kia estas la kongresejoj — Kiajn turismajn alogaĵojn havas la regiono.

015 Aleks Kadar – Ĝenerala sekretario de UEA 12.06.2018

Dum la Trilanda Kongreso en Zweibrücken ni kaptis la okazon interparoli kun la ĝenerala sekretario de UEA. Kiel statas la situacio en Roterdamo ­— Kio estas la planoj por la estonteco — Kiel evoluas la aktivula trejnado, ekzemple la AMO-seminario — Kiel statas la aktivaĵo de UEA in la interreto — Kio pri UK en Afriko

MvP014 Esperanto kaj interreto 24.05.2018

Dum la Trilanda Kongreso 2018 en Zweibrücken, Germanio ni diskutis sur la podio pri la eble ne uzata potencialo de la interreto por la Esperanto movado. Sur la scenejo kun ni diskutis Chuck Smith kaj Lu Wunsch-Rolshoven. Krome kontribuis al la diskuto homoj de la loka publiko kaj tujaj aŭskultantoj pere de la interreto.

MvP013 Muzaiko 18.01.2017

La reta radistacio Muzaiko rapide fariĝis grava instanco de la Esperanto-kulturo. Ĝi dum pli ol kvin jaroj funkciis stabile tiel ke homoj ekkonsideris ĝin memkompreneblaĵoj. Tamen ĝi fakte estis funkciigita per sufiĉe malgranda grupo de engaĝitaj entuziasmuloj. Pasintjare subite Muzaiko ekhavis kelkajn problemojn, kiuj levis la demandon al ĝia estonteco. Ni diskutas kun Muzaikanoj de kie venas Muz...

MvP012 Umujo 09.01.2017

Umujo, nova reta revuo en Esperanto, venas de la aktivaĵoj en la furoranta mesaĝilo Telegram. Ĝi aperas regule elektronike kaj kontribuas homoj el diversaj landoj de la mondo. La tuta kunordigado okazas per komunikado en Telegram. Ĝis nun Umujo uzas nur publikajn infrastrukturojn por eviti la devon prizorgi propran. Ni parolas kun unu el la kunordigantoj, Martin Haase, Esperantisma veterano, kiun...

MvP011 ELiSo 07.12.2016

Dum KAEST 2016 ni parolis pri organizo kiu okupiĝas pri Esperanto kaj Libera Scio, ELiSo. Ĝi estas partnera organizo de Wikimedia kaj do strebas diskonigi Esperanton en projektoj de Wikimedia, ekzemple Vikibedio aŭ Vikidata. Kaj inverse ĝi strebas diskonigi konojn pri la Wikimedia projektoj ene de Esperantujo tiel ke laŭeble plejmulte da Esperantistoj povu kontribui al la Wikimediaj projektoj. Ni...

MvP010 Amikumu 10.10.2016

Somere 2016 ekestis la ideo krei apon, kiu ebligas al Esperantistoj dinamike ekscii, ĉu kaj kiuj aliaj Esperantistoj troviĝas en onia proksimeco. Nuntempe Chuck Smith kaj Evildea, du tre aktivaj Esperantistoj, gvidas teamon por realigi tiun ideon. Ni parolas kun ili kaj kun niaj tujaj aŭskultantoj pri la konkretaj planoj, la financado, la nuna stato kaj aliaj priaj aferoj. Ni ekscias, ke la apo nu...

MvP009 Resumo pri UK101 04.08.2016

Kelkajn tagojn post reveno de UK ni renkontiĝis en nia hejma studio kun Alois Eder por resume diskuti pri UK101. En la fluo de nia diskuto ni ankaŭ priparolas defiojn kaj ŝancojn de Esperantujo en la proksima estonteco.

MvP008 Esperanta kulturo 31.07.2016

Ni invitis meritajn Esperantistojn por diskuti la evoluon de Esperanta kulturo en nuna tempo. Kiel la pli vasta uzo de la interreto devigas Esperanto-kulturon adaptiĝi, kian influon havas la novaj retaj kursoj kiel Duolingo? Kiel ni konstruas pontojn inter la tradiciaj Esperantistoj kaj la novaperantaj en interretaj platformoj kiel Youtube?

MvP007 UK102 en Seulo 28.07.2016

LA 102-a UK bonvenigas la Esperantistaron en la ĉefurbo de Suda-Koreio, Seulo. Du reprezentantoj de la Seula LKK parolis kun ni kaj niaj tujaj aŭskultantoj pri la kongresejo, la loĝebloj, la turismaj ebloj kaj multaj aliaj aspektoj de la UK102.

MvP006 Lingva justeco 28.07.2016

Du kompetentaj gastoj pri lingva justeco kontroverse kaj longe diskutis kun ni kaj niaj ĉeestantaj aŭskultantoj pri lingva justeco. Kio estas lingva justeco aŭ linva maljusteco. Kiaj ekzemploj ekzistas. Kiel oni povas transgrimpi lingvan maljustecon por atingi pli justan mondon.

MvP005 Faka agado 27.07.2016

La faka agado en Esperantujo havas longan tradicion. Dum la preskaŭ 130 jaroj de la ekzisto de Esperanto la mondo multe ŝanĝiĝis. La angla lingvo fariĝis hegemonia, la teknologioj por interkomunikiĝo kreis novan realon. Al tiu nova realo la faka agado devas adaptiĝi kaj fariĝi pli vasta. Ĉu ni en la nuna tempo travivas novan fluon de Esperantujo, la Plivastismon? La nova realo donas al ni novajn ŝ...

Listen to the Movada vidpunkto podcast in Replaio

Radio and podcasts in one app - free, with no sign-up. Install today and do not miss the launch

Get it on Google Play

Replaio is not a podcast publisher; show names, artwork and audio belong to their authors and are distributed through public RSS feeds.