Fremdulo

Fremdulo 3

Persona podkasto kun biaso por Esperanto-movado, lingvoj, muziko kaj publika transporto. #fremdulo #esperantoTelegramo: t.me/fremdulo

Auteur

Fremdulo

Catégorie

Society

Site du podcast

tkubisiowski.eu

Dernier épisode

23 mars 2026

Où écouter ?

Les podcasts dans l'appli Replaio Radio Bientôt disponible

Les podcasts arrivent très bientôt dans l'appli. Installe-la dès maintenant et découvre en avant-première une toute nouvelle façon de vivre les podcasts

Télécharger sur Google Play Installe-la gratuitement Android 5 M+ de téléchargements · note de 4,8 iOS bientôt

Épisodes

3/08 Fremdulo en Skoltlando (kun Lampido) 23.03.2026

Kiam mi estis lernejano en Pollando, mia imago pri skoltoj estis tre limigita – mi imagis naciisme motivitajn knabojn, kiuj prepariĝas por batali en milito. Tial la ekzisto de la Verdaj Skoltoj en Esperantujo estis por mi mistero. Mia gasto en tiu ĉi epizodo, Lampido, aktivas en tiu movado de preskaŭ dek jaroj kaj li afable konsentis klerigi min pri la temo. Vizitu min en Telegramo: t.me/fremdulo

3/07 Lukse(m)burĝe (kun Gabriel Labrie) 06.11.2025

Foje en Esperantujo eblas ekkoni personon, kiu loĝas milojn da kilometroj for, sed tamen intense studas kaj priskribas la situacion en onia malgranda urbo. Ĝuste tio okazis al mi, kiam mi ekkonis mian hodiaŭan gaston. Gabriel Labrie estas doktoriĝanto el Montrealo, kiu esplore okupiĝas pri la lingva situacio en Luksemburgo. Sed ne nur! Eksciu pli pri la projekto Ellenberger: - artikolo en Libera F...

3/06 Ni juĝas Esperantujon (kun Tyron Surmon) 13.04.2025

Dum la mondo ŝanĝiĝas, la Esperanto-movado evoluas. En ĉi tiu epizodo Tyron Surmon kaj mi juĝas la ŝanĝojn kaj tendencojn en Esperantujo kiujn ni rimarkis dum nia movadaneco. Vizitu min en Telegramo: t.me/fremdulo Sekcioj de la epizodo: 00:00:00 Enkonduko - ni taksos aferojn 00:05:30 UEA kaj TEJO 00:22:15 Eventoj 00:42:00 Muziko 00:59:25 Esperanto en la reto 01:21:30 Tutmondeco 01:30:22 Kiomo de e...

3/05 Ni restu en Kontakto (kun Karina Oliveira kaj Tatu Lehtilä) 17.11.2024

Kiel aspektas redaktado de junulara revuo en la 21-a jarcento? Pri tio mi babilas kun de membroj de la redaktora teamo de “Kontakto”: Karina Oliveira, la redaktoro, kaj Tatu Lehtilä, provleganto. Aŭskultu do pri la kulisoj de la laboro kaj pri nia vidpunkto pri tio en la sekva interparolo en “Fremdulo”. Vizitu min en Telegramo: t.me/fremdulo

3/04 Averaĝa civitano en Esperantujo (kun Tyron Surmon) 10.11.2024

Ĉu ekzistas vivo en Esperantujo post kiam oni eliris el la Estraro de TEJO? Kio estas la nuntempaj krizoj de TEJO? Kiom da Elektaj Komisionoj necesas por elekti novan Estraron? Vizitu min en Telegramo: @fremdulo

3/03 Unu jaron poste (kun Rafał Darasz #3) 05.11.2024

Unu jaron post nia lasta, duepizoda interparolo, mi renkontiĝas denove kun Rafał Darasz – Esperanto-aktivulo, doktoriĝanto pri gestolingvistiko, unuafoja partopreninto de IJK. Ni babilas pri la ŝanĝoj, kiuj okazis ekde nia lasta antaŭmikrofona babilado, kaj pri niaj vizioj pri Esperanto-aktivado. Vizitu min en Telegramo: @fremdulo

3/02 Esperantuja tediĝo (kun Rafał Darasz #2) 10.09.2023

Resaluton! Jen la dua parto de la interparolo kun Rafał Darasz. En tiu ĉi parto ni traktas niajn spertojn en organizaĵoj Esperantaj kaj ne-Esperantaj – kaj ni diskutas pri la tediĝo kaj laco pro la laboro en ili. Vizitu min en Telegramo: @fremdulo

3/01 Loĝi en Pollando (kun Rafał Darasz #1) 03.09.2023

Saluton post longa paŭzo! Jen antaŭepizodo por la nova serio de “Fremdulo”. En ĝi mi parolas kun Rafał Darasz, doktoriĝanto pri signolingvistiko kaj la prezidanto de Pola Esperanto-Junularo, pri loĝado en Pollando: ĝiaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj. Ĉu eblas senti sin fremdulo en sia propra lando? Ni malkovru tion en epizodo 3/01. Bonan aŭskultadon! Vizitu min en Telegramo: @fremdulo

2/07 Mi denove plendas pri Esperantujo 09.01.2022

Mi… mi eĉ ne scias kiel priskribi tion. Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo

2/06 Publika debato tviteriĝas 02.01.2022

Feliĉan novan jaron! En ĉi tiu epizodo mi volis paroli pri planado, sed anstataŭe mi senplane parolas pri kelkaj miaj konstatoj kiuj aperis dum la kristnaska periodo – pri la publikaj diskutoj en la reto kaj pri la karakterizaĵoj de diskutoj ĉe Twitter. Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo

2/05 Resumo de 2021 26.12.2021

Feliĉajn jarfinajn festojn kaj bonan novan jaron! Hodiaŭ mi daŭrigas la pli spontanean formon de la podkasto por honeste resumi la lastan jaron en mia vivo. Jarkompaso: yearcompass.com/eo Vizitu min ĉe Telegramo : t.me/fremdulo

2/04 Ĝojo pri la neebla 19.12.2021

En mia hodiaŭa babilado mi invitas vin aliĝi al mia navigado tra la malkvieta maro de diversaj pripensaĵoj kiujn mi havis en la lasta tempo. Inter ili: la kulisoj de verkado de scienca artikolo, mia sperto pri retaj lecionoj ĉe universitato kaj miaj lastatempaj konstatoj pri la esenco de tradukado. Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo

2/03 Reveno al Parizo 12.12.2021

En novembro mi sukcese iris al Parizo por viziti mian amikinon kaj ankaŭ iom rekonatiĝi kun la urbo. Mia reveno ne estis tamen tiom sukcesa… Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo

2/01 Kiel mi trovis loĝejon en Varsovio 27.04.2021

Serĉado de loĝejo povas esti malfacila en ĉiu urbo en la mondo, kaj ankaŭ la varsovia loĝejmerkato havas siajn specifajn malfacilaĵojn. Mi tamen sukcesis ekhavi iun loĝejon por mi – kiel mi faris tion? Kaj kiun impreson mi havas pri tio post kiam mi travivis kelkmonatan serĉadon de loĝejo en Parizo? Aŭskultu mian rakonton pri tio en la unua epizodo de la dua serio de #Fremdulo! Vizitu min ĉe Teleg...

2/00 Anonco de Fremdulo 2 20.04.2021

Saluton kaj bonvenon al la dua serio de Fremdulo! #fremdulo Aŭskultu ĉe Anchor, Spotify, Google Podcasts, Apple Podcasts kaj pli! Vizitu min ĉe Telegramo: t.me/fremdulo

1/22 Kvazaŭ nenio okazis 01.03.2021

En la resuma epizodo de la podkasto (aŭ ĉu nur de la unua serio?) mi parolas pri miaj rimarkoj post reveno al Pollando. Rimarkoj, notoj kaj komentoj bonvenas ĉe t.me/tkubis.

1/21 Polaj mankaĵoj 04.02.2021

Ĉi-semajne mi revenas al Pollando! Kaj tuj antaŭ mia reveno mi pripensas iom pri la aferoj kiuj mankis al mi en Francio dum mi estis ĉi tie.

1/20 Esperantistiĝdatreveno 29.01.2021

🎂🎉 Antaŭ precize dek jaroj mi komencis lerni Esperanton. Pro tiu okazo en la 20-a epizodo mi iom retrorigardas la decidon kaj provas juĝi kiagrade ĝi influis mian postan – kaj nunan – vivon. Cetere, la manko de muziko havas kelkajn kialojn, el kiuj nur unu estas ke mi estas pigra. Vi estas bonvenaj plendi se tio tro ĝenas.

1/19 Kontraŭvola radio-aŭskultanto en Francio 25.01.2021

📻 Pro la koincido de diversaj okazaĵoj foje mi estas iasence devigata aŭskulti francajn radiostaciojn. Kaj mi kaptis la okazon por povi iom plendi pri la francaj radioj ĝenerale.

1/18 Reveno al 🇵🇱 (kaj aliaj libroj kiujn mi nun legas) 20.01.2021

Ĉi tiu epizodo komence temas nur pri miaj plendoj kaj mia sinteno al la reveno al Pollando… Sed poste mi komencas paroli ankaŭ pri la libroj kiujn mi lastatempe fin- aŭ ek-legis. Retour à Reims (Didier Eribon) Głos (Wojciech Mann) Historia muzyki polskiej (red. Stefan Sutkowski)

1/17 Vikihobioj 14.01.2021

Vikihodiaŭ mi vikirakontos iom pri miaj vikihobioj kaj pri tio kion mi vikifaras kiam mi fakte devus vikiprepari vikilaboraĵojn por mia vikiuniversitato. Vikivojaĝo: https://eo.wikivoyage.org muziko: airtone – resonance feat. SackJo22, laŭ la permesilo CC BY-NC: http://dig.ccmixter.org/files/airtone/61321

1/16 Novjaro en Liono 09.01.2021

Plenigu vian Jarkompason! https://yearcompass.com muziko: Martijn de Boer (NiGiD) – Malenky Prospekty feat. Javolenus, laŭ la permesilo CC BY-NC: http://dig.ccmixter.org/files/NiGiD/56495

1/15 Kial mi decidis intervjui homojn 27.12.2020

En la unua postkristnaska, kaj samtempe la lasta ĉi-jara epizodo mi rakontas pri miaj plej baldaŭaj planoj kaj finfine! – mi klarigas kial mi decidis fari kaj publikigi la du intervjuojn (en epizodoj #12 kaj #13). Mi ankaŭ konfesas ke mi eble ne tro kontentas pri ili… muziko:  cdk - Sunday de Analog By Nature kaj Aussens@iter, laŭ la permesilo CC BY: http://dig.ccmixter.org/files/cdk/53755

1/14 Kiel (ne) festi Kristnaskon en Francio 23.12.2020

Feliĉajn jarfinajn festojn! Aŭ… ĉu oni tamen povas festi ion? Kio surprizis min pri la franc(i)aj decembraj festoj? muziko: Bad Readings de Martijn de Boer (NiGiD), laŭ la permesilo CC BY-NC: http://dig.ccmixter.org/files/NiGiD/62034

1/13 “Mi decidis plue partopreni Esperantajn eventojn” – interparolo kun Beniamin Stecuła 18.12.2020

En la dua intervjua epizodo aperas Beniamin, 24-jara esperantisto el Bytom (PL). Ni parolas pri niaj spertoj kiel novuloj, obstakloj por partopreni Esperanto-eventojn, kaj fine pri la planoj de Beniamin por plua Esperanto-agado. Beniamin rakontas ankaŭ iom pri sia magistra laboraĵo, en kiu li prezentis programon kiu prilaboras tekston en Esperanto. muziko: adrift, airtone feat. MalreDeszik, laŭ la...

Écoute le podcast Fremdulo 3 sur Replaio

La radio et les podcasts dans une seule appli - gratuite, sans inscription. Installe-la dès aujourd'hui et ne rate pas le lancement

Télécharger sur Google Play

Replaio n'est pas éditeur de podcasts ; les noms des émissions, les visuels et l'audio appartiennent à leurs auteurs et sont diffusés via des flux RSS publics