La Kompanio
La Kompanio - Podkastoj en Esperanto
La Kompanio estas kolekto da podkastaj projektoj. En ĝi vi trovos podkastojn kiel "La Malfamuloj", sed ankaŭ "La Famuloj", kaj gloraj programetoj kiel "Mondaj Sekretoj Ne Tiom Sekretaj" kaj "Ludi ol Labori", kaj mallongaj projektoj kiel "Malfamaĵo" kaj "Mitoj", eĉ vi povas trovi ĉi tie la unuepizodan projekton "Sankta F.E.K.!". En nia Patreonpaĝo (www.patreon.com/lakompanio) vi povas trovi ankaŭ la podkaston "Vakua Podkasto" kaj la muzikprojekto de la kompanio.https://allmylinks.com/malfamuloj
Where to listen?
Podcasts in the app Replaio Radio Coming soonPodcasts are coming to the app soon. Install now and be the first to see a whole new take on podcasts
Episodes
La Malfamuloj - 16a - Sektoj kaj Stultaj Leĝoj 19.03.2021 54:20
Ĉu esperanto estas sekto? Ĉu ni adoras bildon de viro? Ĉu ni havas simbolojn kiujn ni NENIAM malrespektu? Ĉu ni sekvas filozofian vojon kiu "igas nin pli bonaj personoj" sed nur prenas nian monon? Ĉu ni parolas en sekreta lingvo por plenumi sekretan planon por sekrete konkeri la mondon??? Nu, ne estas tiom malfacile scii kiu estas en sekto kaj kiu ne, hahaha! Ankaŭ...jen la lasta epizodo de la 2a...
La Malfamuloj - 15a - La Marsa Civito 12.03.2021 54:01
Ĉu vi akceptus 5 milionojn da dolaroj por iri loĝi al Marso? Ĉu vi jam scias kio estas la Esperanta Civito kaj ke viaj malpuraj E-flagoj ofendas ilin? Ĉu jes, ĉu ne?! Venu aŭskulti la plej freŝan epizodon de la Malfamuloj, kaj ne forgesu viziti niajn sociajn retejojn: https://www.instagram.com/malfamuloj/ https://www.facebook.com/Malkongreso/ Ankaŭ vizitu la Vendejon de la Sekreta Frataro: https:/...
La Malfamuloj - 14a - Rick kaj Morty 05.03.2021 48:35
Kio komunas inter la plej famaj televidserioj nuntempe? Ebriulo kun personeca krizo kaj multe da mono. Hodiaŭ ni babiladis pri unu el niaj plej ŝatataj televidserioj, la sciencfikcia vidindaĵo de Rick kaj Morty. Ĉu vi rigardas ĝin? Ĉu vi ŝatas? Kiun inventon de Rick vi ŝatus havi en via domo? Ne forgesu viziti niajn retojn por komenti pri viaj plej (mal)ŝatataj epizodoj: https://www.instagram.com/...
La Malfamuloj - 13a - Televido kaj Laboro (kun Alekĉjo) 26.02.2021 47:47
Ĉu vi rigardus kopion de la televidprogramo "familiaj aferoj" kun fuŝaj aktoroj en Esperanto? Jes?! Nu, vi devas aŭskulti ĉi tiun epizodon. Ĉifoje akompanas nin mal-malfamulo, la organizanto de Festo Festo Festo! kaj reĝo de la Hostelo Esperanto en Fortaleza, Brazilo, sed kial li volus akompani ĉi tiujn du malfamajn seriozuloj? Certe ja por mojosigi nian podkaston iomete pli. Ne forgesu viziti nia...
La Malfamuloj - 12a - Nia Esperantiĝo 19.02.2021 48:50
Ni faris tion, kion ni promesis neniam fari: Paroli pri Esperanto. Sed...ĉu tio igas nin malbonaj malfamuloj? Ĉu nun ni estas SIMPlaj Esperantistoj? Aŭ ĉu tio igas nin bonegaj volapugistoj? Ne forgesu viziti niajn retojn por komenti pri viaj plej (mal)ŝatataj epizodoj: https://www.instagram.com/malfamuloj/ https://www.facebook.com/Malkongreso/ Ankaŭ vizitu la Vendejon de la Sekreta Frataro: https:...
La Malfamuloj - 11a - La Angla ŝajne venkis. 12.02.2021 45:51
Hello there, fellow Esperantists, did you hear or read the latest esperanto news? Pff... ĉi tio estas strangega haha. Ĉu la angla vere venkis? Kion ni povas fari? Kiujn kampojn ni povas invadi por venkigi Esperanton? Ja kelkaj ideoj floris, do, eklaboru por E.S.P.E.R.A.N.T.O.! Ne forgesu viziti niajn retojn por komenti pri viaj plej (mal)ŝatataj epizodoj: https://www.instagram.com/malfamuloj/ http...
La Malfamuloj - 10a - La Estonteco 05.02.2021 56:20
Kial nia koncepto de estonteco estas tiom malsimila al tiu, kiun havis homoj dum la 80aj jaroj? Kien ni iros kiam Tiktok plenos je niaj onkloj kaj onklinoj? Ni parolas ĉi tie pri negravaĵoj, kaj ankaŭ pri stultaĵoj...kiel eksterteranaj religioj. Ne forgesu viziti niajn retojn por komenti pri viaj plej (mal)ŝatataj epizodoj: https://www.instagram.com/malfamuloj/ https://www.facebook.com/Malkongreso...
La Malfamuloj - 9a - Pseŭdosciencoj 29.01.2021 50:04
Ho, Spaflumo nia, kial daŭre ekzistas homeopatio? Kial ĝi ekzistas dum kraniologio malaperis? Kial niaj prezidantoj estas azenoj?! Ne forgesu viziti niajn retojn por komenti pri viaj plej (mal)ŝatataj epizodoj: https://www.instagram.com/malfamuloj/ https://www.facebook.com/Malkongreso/ Ankaŭ vizitu la Vendejon de la Sekreta Frataro: https://www.frataro.com.br/
La Malfamuloj - 8a - Esperanto en Popkulturo kaj kelkaj sekretoj niaj 21.12.2020 50:39
La jaro finiĝis por ni la 21an de Marto kiam Pandemio ekiĝis. Nun ni celebras la lastan elsendo de la damna 2020 kundividante kun vi kelkajn el niaj plej profundaj sekretoj... Atentu ĝis la fino, ĉar vere speciala mesaĝo aperos por vi, aŭskultantoj, en ĉi tiuj tempoj de emocio, bondeziroj kaj bakitaj kanabkukoj. Atendu la sekvan epizodon dum Januaro! Feliĉan diboĉon! Ne forgesu viziti niajn retojn...
La Malfamuloj - 7a - Tatuarto kaj la Insulo de la Rozoj 11.12.2020 44:06
Hodiaŭ ni havis invititinon ege specialan, Itzia Durán, tatuartistino de Meksiko, Ŝi diros al ni kial ŝia patrino petis tatuon de ŝi kiam ŝi estis 17 jarojn aĝa, inter aliaj ege kuriozaj anekdotoj. Dume, Pietro kaj Karlos pretigis la nomigon de la plej nova Grafino de Monresneto. Ne forgesu kundividi, ŝati kaj komenti en niaj sociaj retoj! Ne forgesu viziti niajn retojn por komenti pri viaj plej (...
La Malfamuloj - 6a - Religiaj Similecoj kaj Piramidaj Negocoj 04.12.2020 44:36
Kial malkonektiĝas dum tranco la parto de nia cerbo kiu difinas tion kio estas ni, for el tio, kio ne estas ni? Ĉu ĝi estas la fenestro de ia dio, por ke ni trovu ĝin? Kiuj estas la similecoj inter la antikvaj kredoj? Kial fumi kanabon estas rekomendinda afero eĉ en religiaj cirkloj? Kial ni ne devas esti naivaj antaŭ akcepti inviton al Piramida Negoco? Ĉiujn ĉi demandojn ni ne respondos, sed ja,...
La Malfamuloj - 5a - Veganismo kaj Pasporta Servo. 27.11.2020 50:33
Kiom ofte vi forgesas ke vi estas la instruisto kaj ke vi devas tuj kuri por via klaso? Karlos ja ofte. Kial vi kredas ke estas tiom da veganoj kaj vegetaranoj en la movado? Ĉu vi mem estas vegano? Ĉu vegetaranoj havas sekretan socion kie ili gastigas aliajn vegetaranojn kiel nia Pasporta Servo? Ne forgesu viziti niajn retojn por komenti pri viaj plej (mal)ŝatataj epizodoj: https://www.insta...
La Malfamuloj - 4a - Seksperanturismo kaj Horoskopoj 20.11.2020 46:29
Saluton karaj! Jen ni denove, kaj la prognozo diras al ni ke ni ne haltos fari ĉi tion. Hodiaŭ vi lernos iomete pri kio estas Seksperanturismo, iom tikla afero, ĉu ne? Ankaŭ ni priparoletas paĝon de Fejsbuko kaj Instagramo nomita "Sekretoj en Esperanto", ĉu vi jam sekvas ĝin? Fine, Pietro donos al vi la Horoskopojn de ĉi tiu monato. Ne forgesu kundividi kaj inviti viajn geamikojn ŝati nin! Ne forg...
La Malfamuloj - 3a - Sekretaj Societoj 13.11.2020 46:34
Ĉu vi kredas ke la Iluminatoj polutigis la vakcinon de la Kovim19 per ĉipo por kontroli vian emon iĝi komunista? Ĉu la Tero estas Plata kaj samtempe vakua kaj la reptilianaj interteranoj loĝas ene de la duonsfero en vere progresinta sciencfikciaj urboj? Ĉu krokodili estas simile al reptiliani?? Ne maltrafu ĉi tiun epizodon, kaj malkovru ĉu Pietro travivis militan atakon... aŭ ne. Ne forgesu viziti...
La Malfamuloj - 2a - Pri biero, MiaVivo, kaj estonteca teknologio. 08.11.2020 47:52
Saluton, malfamuloj! Jen ni, via Vicreĝo kaj via Markizo. Hodiaŭ ni babilis pri la nova socia reto de Esperantujo "MiaVivo" kaj aliaj interesaj paĝoj kaj apoj, samkiel pri la "GoogleGlass" kaj aliaj interesaj futurecaj inventoj. Je la fino ni rakontis pri niaj spertoj kun alkoholaĵoj dum nia adoleska vivo. Ne trafu la oportunon scii ĉu la hundo de Pietro mortigis iun aŭ ne! Kion vi atendas? Aŭskul...
Similar podcasts
Replaio is not a podcast publisher; show names, artwork and audio belong to their authors and are distributed through public RSS feeds.