La Kompanio

La Kompanio - Podkastoj en Esperanto

Leisure EO ↓ 116 episodes

La Kompanio estas kolekto da podkastaj projektoj. En ĝi vi trovos podkastojn kiel "La Malfamuloj", sed ankaŭ "La Famuloj", kaj gloraj programetoj kiel "Mondaj Sekretoj Ne Tiom Sekretaj" kaj "Ludi ol Labori", kaj mallongaj projektoj kiel "Malfamaĵo" kaj "Mitoj", eĉ vi povas trovi ĉi tie la unuepizodan projekton "Sankta F.E.K.!". En nia Patreonpaĝo (www.patreon.com/lakompanio) vi povas trovi ankaŭ la podkaston "Vakua Podkasto" kaj la muzikprojekto de la kompanio.https://allmylinks.com/malfamuloj

Author

La Kompanio

Category

Leisure

Podcast website

www.facebook.com

Latest episode

Jul 5, 2026

Where to listen?

Podcasts in the app Replaio Radio Coming soon

Podcasts are coming to the app soon. Install now and be the first to see a whole new take on podcasts

Get it on Google Play Install for free Android 5M+ downloads · 4.8 rating iOS soon

Episodes

Vakua Podkasto - E3 - Mono 05.07.2026

Originale kreita kaj publikigita dum Majo 2023 sur Patreon(🎧 Orelsonoriloj ege rekomendataj 🎧) Jen la 3a epizodo de ĉi tiu serio el 9 epizodoj ekzkluzivaj por membroj de Patreon. Sciu ke mi devos publikigi kelkajn ekstere por kapti pli da publiko kaj eble instigi homojn iĝi membroj de nia Patreon-paĝo... sed ne zorgu, ĉion ĉi ni faras por povi daŭre doni al vi bonkvalitajn enhavojn... kaj por mo...

Vakua Podkasto - E2 - AMO 28.06.2026

Originale kreita kaj publikigita dum Majo 2023 sur Patreon (🎧 Orelsonoriloj ege rekomendataj 🎧) Jen la dua epizodo de la serio de la Vakua Podkasto. Mi esperas ke la sono de pluvo estu tiel trankviliga por vi kiel ghi estas por mi. Carlos

Vakua Podkasto - Piloto - E1 - Ateismo 21.06.2026

Originale kreita kaj publikigita dum Majo 2023 sur Patreon ( 🎧 Orelsonoriloj ege rekomendataj 🎧 ) Bonan tagon, homoj... jen la 1a epizodo de serio de 9 epizodoj. Ĉi tio estas iomete malsimila al tio, kion ni kutime faras. Sed sciu ke ĉi tion mi volis fari jam delonge. Ĝia apero en Patreon estos ekzkluziva ĝis la fino de la 1a sezono, do, kiam la 9a epizodo estu preta ĉi tie, mi liveros la aliajn...

Malfamuloj - S8 E75 -La mondo finiĝas en 2024 sed ĝi rekomenciĝas ekzakte same tuj post la finiĝo 26.12.2024

Sendu al ni viajn AI-muzikaĵojn kaj aliĝu al nia ege sekreta grupo de vatzapo petante ĝin per Instagramo ;) Aŭskultu ĉi tiun kaj pli ol 80 aliajn epizodojn de aliaj podkastoj faritaj ĉu de Karlos, ĉu de Pietro, ĉu kun la aliaj kunlaborantoj de  @LaKompanio  , ĉu solaj, ĉu ebriaj, ĉu harar-plenaj, en la jenaj kanaloj: ⏯️ En Jutubo: https://www.youtube.com/@LaKompanio 🎙️ En Spotifajo: https://open.s...

Malfamuloj - S8 E74 - SUMIRE kaj la virtualaj esperantistaj olimpikaj ludoj 29.11.2024

Aliĝu al SUMIRE tralegante la programon ĉi sube 👇 https://sudminasa.wordpress.com/2019/10/24/programacao-do-13o-sumire-programero-de-la-13-a-sumire/ Aŭskultu ĉi tiun kaj pli ol 80 aliajn epizodojn de aliaj podkastoj faritaj ĉu de Karlos, ĉu de Pietro, ĉu kun la aliaj kunlaborantoj de  @LaKompanio  , ĉu solaj, ĉu ebriaj, ĉu harar-plenaj, en la jenaj kanaloj: ⏯️ En Jutubo: https://www.youtube.com/@...

Malfamuloj - S8 E73 - Kial JES!!! estas pli mojosa ol pasigi la novjaron kun la familio 17.11.2024

Aliĝu al JES!!! Okazonta de la 27a de Decembro ĝis la 2a de Januaro - kaj diru ke vi sciis pri tio en La Malfamuloj ;) https://www.tejo.org/eventoj/jes2024/ Aŭskultu ĉi tiun kaj pli ol 80 aliajn epizodojn de aliaj podkastoj faritaj ĉu de Karlos, ĉu de Pietro, ĉu kun la aliaj kunlaborantoj de  @LaKompanio  , ĉu solaj, ĉu ebriaj, ĉu harar-plenaj, en la jenaj kanaloj: ⏯️ En Jutubo: https://www.youtub...

Malfamuloj - S8 E72 - Ne sekvu la instruojn de Wim Hof nek imitu na Chester Bennington 10.11.2024

Aŭskultu ĉi tiun kaj pli ol 100 aliajn epizodojn de aliaj podkastoj faritaj ĉu de Karlos, ĉu de Pietro, ĉu kun la aliaj kunlaborantoj de  @LaKompanio  , ĉu solaj, ĉu ebriaj, ĉu harar-plenaj, en la jenaj kanaloj: ⏯️ En Jutubo: https://www.youtube.com/@LaKompanio 🎙️ En Spotifajo: https://open.spotify.com/show/4W0jHDRIc9351I60ptQjmJ 🤪 En Instagramo: https://instagram.com/lakompanio 🤝 en Patreon: ht...

Sankta F.E.K.! - La komenca venko (piloto) 05.11.2024

Kion farus membroj de Esperanta klubo por gajni monon por la fina venko? Laŭrenco, samkiel ĉiu jare, estas elektita kiel la prezidanto de la Asocio, post dubinda balotado, kaj des pli dubinda pico. ---- Ĉi tiu projekto ne havas pliajn epizodojn.

Malfamuloj - S8 E71 - Giganta kankro diras al usonanoj la futuron 15.10.2024

Aŭskultu ĉi tiun kaj pli ol 80 aliajn epizodojn de aliaj podkastoj faritaj ĉu de Karlos, ĉu de Pietro, ĉu kun la aliaj kunlaborantoj de  @LaKompanio  , ĉu solaj, ĉu ebriaj, ĉu harar-plenaj, en la jenaj kanaloj: ⏯️ En Jutubo: https://www.youtube.com/@LaKompanio 🎙️ En Spotifajo: https://open.spotify.com/show/4W0jHDRIc9351I60ptQjmJ 🤪 En Instagramo: https://instagram.com/lakompanio 🤝 en Patreon: htt...

Malfamuloj - S8E70- Kion latinamerikanoj farus dum la mondofino. 13.09.2024

Aŭskultu ĉi tiun kaj pli ol 80 aliajn epizodojn de aliaj podkastoj faritaj ĉu de Karlos, ĉu de Pietro, ĉu kun la aliaj kunlaborantoj de  @LaKompanio  , ĉu solaj, ĉu ebriaj, ĉu harar-plenaj, en la jenaj kanaloj: ⏯️ En Jutubo: https://www.youtube.com/@LaKompanio 🎙️ En Spotiajo: https://open.spotify.com/show/4W0jHDRIc9351I60ptQjmJ 🤪 En Instagramo: https://instagram.com/lakompanio

E69a - Mensogoj de Esperantio (Season finale) 30.03.2024

🤔 Kion diras Esperantistoj pri Esperanto kion vi mem ne kredas vera? Ĉu la kvanto da Esperantistoj? Ĉu la logika facileco lernebla en unu monato? Ĉu la utileco de via KER-diplomo? Ĉu la statistike komprobebla fakto ke Esperanto estas la plej bela lingvo? 🤯 📝 Skribu ĉi-sube en la komentejo tion kion vi aŭskultis 👇👇👇 Akompanu nin trairi longan liston da diraĵoj en Esperantujo (aŭ Esperantio, n...

E68a - La Brazila Karnavalo 19.02.2024

www.instagram.com/lakompanio La Karnavalo de Brazilo estas la plej granda festo de la mondo, au tion ili diras... akompanu nin malkovri kelkajn sekretojn de la Karnavalo, kelkajn miskonceptojn kiujn homoj havas, je la mano de Pietro, kiu mem spertis la karnavalon jam dum pli ol 40 jaroj! ----------------------------------- Jen la ligiloj de niaj Sociaj Retejoj: 📸 Instagramo 🗿 Fejsbuko 🎞 ️Jutubo...

E67a - Bestaj Astrologiistoj 04.02.2024

🐶❤️🐱 Kiom multe vi amas viajn hejmbestojn? Ni certe amas niajn, sed ĉu sufiĉe multe por sendi ilin al akupunkturisto? Mi ne certas... akompanu nin tra la vojaĝo de besto-laborantoj kaj besto-ĉarlatanoj kiuj buntas en interreto nun... ----------------------------------- Jen la ligilo de Jutubo por ĉi tiu epizodo: https://youtu.be/qZ-hjwDqkUk Jen la ligiloj de niaj Sociaj Retejoj: 📸 Instagramo 🗿...

E66a - Masklaj Alfaj Viroj 28.01.2024

Permesu min diri al vi sekreton, veraj viroj ne bezonas esti muskolaj, esti tutkorpe haraj, esti finance stabilaj, tute ne! Viroj bezonas trovi la sekretojn pri kiel sidiĝi aŭ kiel stari kiel vera alfa masklo. Viroj devas scii kiel trompe manipuli virinojn por seksumi kun ili. Viroj devas inspiri aliajn virojn por igi ilin voli esti kun aliaj alfaj viroj, fari ĉion kion alfaj viroj volas, adori il...

MSNTS - E9a - Vaglumoj kaj fajraj spiritoj 23.01.2024

Mondaj Sekretoj ne tiom Sekretaj - 9a epizodo: Vaglumoj kaj fajraj spiritoj Ĉu vi iam marŝis nokte tra la arbaro, tra tombejo aŭ proksime de marĉoj kie akvo putra nutriĝas de mortintaj bestaj kaj plantaj kadavroj?! Ankaŭ mi ne, mi tre timus fari tion! Akompanu nin tra kultura vojo por klarigi kio estas la lumetoj kiuj aperas en tiaj lokoj, foje etaj, foje bluaj, kaj ofte prenataj en folkloraj rako...

MSNTS - E8a - La Bestego de Gévaudan 23.01.2024

Mondaj Sekretoj Ne Tiom Sekretaj - Epizodo 8a - La Bestego de Gévaudan (Ne forgesu aboni la kanalon 😎, mojosulo) Bestego kiu atakis dum pluraj monatoj, paŭzis dum cent jaroj, kaj poste atakis nur infanojn... onidire ĝi estis inteligenta, ruza, kaj sentis specialan plaĉon por homa sango. Sed kio estis tiu besto kiu terurigis Francion kaj kies ĉasado restis en la legendoj de la lando? -------------...

Malfamuloj E65a - La listo de Jeffrey Epstein 23.01.2024

Multaj ege famaj famuloj de Usono, Eŭropo kaj Altnivelaj Religiaj Organizoj - do Esperantujo, aperis menciitaj en konversacioj kun la viktimoj de la Holivuda produktisto kaj homa trafikisto, Jeffrey Epstein. Surprize por neniu, neniu Esperantisto aperas en tiu listo. Ĉi tiu kaj aliaj despli teruraj stultaĵoj ene de la video. ------------------------ Jen la ligilo por aŭdi ĉi tion en Jutubo https:/...

E64a - Decembraj Festoj tra Esperantujo 22.01.2024

Ĉu vi rigardis ĉi tion kaj ankoraŭ ne abonis?! 👀👣👍🌐 Jen la fino de la 2023a sezono!! Sed ĉifoje vi ne devos atendi longe 😏 ĉi foje ni venos rapide (kiel ĉiam) 😉 baldaŭ, en januaro, (mi esperas) vi scios pli pri ni! Dume, ĝuu ĉi tiun kolekton de anekdotoj kaj tradicioj, kaj havu bonajn festojn kun viaj familioj, geamikoj kaj najbaroj! 🎁🧚‍♀️🎅🏼🎄🎁 #esperanto #podkasto #esperantista #espera...

E63a - Mistikaj Junuloj 22.01.2024

Kio okazas kun junuloj kiuj ekde la apero de interreto akceptis kredi kion ajn venis al iliaj okuloj krom la tradiciajn religiojn de iliaj gepatroj? Kial kristaloj, kvarzoj, pendumiloj, taroko, horoskopoj, kaj kio ajn tra la grandega ebleco de opcioj inter ĉarlatanoj kaj falsaj profetoj iĝis denove furoraj? Kial tiuj junuloj sin dediĉas al homoj kiuj ne nur prenos ilian monon, sed ankaŭ foje iliaj...

MSNTS - E5a - La sekreto de Ettore Majorana 22.01.2024

⚛️🔭🇮🇹📐🧑🏻‍🔬 E5a - La Sekreta malapero de Ettore Majorana, fizikisto naskita en Italio kaj eĉ konsiderita tiel grava kiel Einstein (en vortoj de grandaj sciencistoj), estas jam de jardekoj sensolva mistero kun multaj eblaj finoj... 🧑🏻‍🤝‍🧑🏻 manenmane akompanu nin kaj malkovru la teoriojn kiuj ĉirkaŭiras ĉi tiun strangan homon. Surklaku la dikan fingron 😉🖰👍 kaj ne forgesu aboni niajn aliaj...

MSNTS - E7a - La Ĉupakabraso (la kaprosuĉulo) 17.12.2023

Mondaj Sekretoj Ne Tiom Sekretaj - Epizodo 7a 👽🐺🐐 La monstro kiu terurigis Portorikon, Usonon, Meksikon kaj Centramerikon de 1995 ĝis hodiaŭ, mortigante bestojn je strangaj manieroj, foje kaptita post aŭtakcidento, foje vidata tra la fenestro. La meksikanoj diras ke ĝi estas sia, la portorikanoj ankaŭ postulas la proprecon de la monstro, usonanoj foje diris ke ĝi venis el spaco, kaj eĉ amerikaj...

E62a - Toksika Pozitiveco 14.12.2023

Ĉiam ridetu karaj!! Ĉio estos bone, vi nur bezonas pensi pozitive kaj akcepti ke ĉio fluu ĉirkaŭ vi, vi ne bezonas fari kion ajn, vi nur devas fidi kaj pensi pozitive, tiel via hararo ne falos, via laboro pli facilos, via malsano malaperos, kaj eĉ via ekzedzino abandonos sian novan edzon por reveni al viaj brakoj!! Vi nur pensu pozitive, kaj ĉio solviĝos sole! (Kompreneble ĉi tio estas sarkasmo, v...

MSNTS - E6a - La Perdita Legiono 10.12.2023

Kiom ofte vi pensas pri la Romia Imperio? Jen unu el multaj ege mojosaj rakontoj de la legioj kiuj esploris la mondon konkerante, batalante, konstruante kaj edziĝante nome de la Gloro de Romio! Ĝuu ĝin tre, kaj ne forgesu aboni la kanalon kaj klaki sur la butonojn por plibonigi nian algoritmon 😎 ---------------------------------------------- Vi scias kie trovi nin  @LaKompanio  ĉie, ĉu ne? Instag...

E61 - Paralelaj Universoj 06.12.2023

Ĉu vi sciis ke en ĉi tiu universo estas las plej sukcesa uzado de Esperanto? 🤯🤪 Ne, ĉi tiu epizodo ne temas pri la evento kiu iĝis tradicio dum la jaroj de pandemio, sed pri la veraj Paralelaj Universoj, ankaŭ konataj kiel la Pluruniversaro (Multiverse), sed tiu nomo ne taŭgas, samkiel Araneulo neniam estos tiom mojosa kiel Spajdermano. ---- Se vi legas ĉi tion, kial vi ne klakis la ŝatbutonon?...

MSNTS - E4a - La mistero de la Pasvojo Djatlov 26.11.2023

Uralaj montoj, 1950aj jaroj, Sovetunio... Mistera fenomeno kiu restis sensolva dum jardekoj, kiu lasis 9 junajn viktimojn sub la neĝo, senŝuaj, duone senvestitaj, kaj eĉ kun rompitaj ostoj... kio okazis? Ĉu estis besto? Ĉu NIFO? Ĉu milita eksperimento? Malkovru la solvon je la fino de la epizodo, sed aŭskultu la tutan rakonton por kompreni kial ĉi tiu mistero restis (kaj ankoraŭ restas) sensolva.....

Listen to the La Kompanio - Podkastoj en Esperanto podcast in Replaio

Radio and podcasts in one app - free, with no sign-up. Install today and do not miss the launch

Get it on Google Play

Replaio is not a podcast publisher; show names, artwork and audio belong to their authors and are distributed through public RSS feeds.