La Kompanio
La Kompanio - Podkastoj en Esperanto
La Kompanio estas kolekto da podkastaj projektoj. En ĝi vi trovos podkastojn kiel "La Malfamuloj", sed ankaŭ "La Famuloj", kaj gloraj programetoj kiel "Mondaj Sekretoj Ne Tiom Sekretaj" kaj "Ludi ol Labori", kaj mallongaj projektoj kiel "Malfamaĵo" kaj "Mitoj", eĉ vi povas trovi ĉi tie la unuepizodan projekton "Sankta F.E.K.!". En nia Patreonpaĝo (www.patreon.com/lakompanio) vi povas trovi ankaŭ la podkaston "Vakua Podkasto" kaj la muzikprojekto de la kompanio.https://allmylinks.com/malfamuloj
Where to listen?
Podcasts in the app Replaio Radio Coming soonPodcasts are coming to the app soon. Install now and be the first to see a whole new take on podcasts
Episodes
Malfamuloj - E60a - La Tempovojaĝantoj 23.11.2023 47:59
🚀 🕘🕟🌀😵💫 Pietro kaj Karlos vojaĝos ne nur tra la tempo kaj siaj memoroj, sed ankaŭ tra la defioj naturaj kaj nenaturaj kiujn postulus vojaĝo tra la tempo. Akompanu nin kaj mem pensu kiujn vestaĵojn vi kunportus al via vojaĝo tra la tempo, kiun lingvon vi parolus, kaj kiel vi defendus vin mem kaze ke homoj de la pasinteco kredu ke vi estas demona sorĉisto. Ĉu vi parolus Esperanton kun pasinte...
MSNTS - E3a - Alfredo Galán, la murdisto de la kartaro 18.11.2023 44:45
En hodiaŭa epizodo, Chus rakontas al ni pri hispana seria murdisto Alfredo Galán, kaj kiel grave influas maskomunikiloj en la proceso trovi krimulojn, kaj eĉ kiel stultaj policistoj povas esti kiam la pruvoj tuŝas iliajn nazojn... Ĝuu la epizodon, kundividu kaj ne forgesu aboni la kanalon! ---------------------------------- Apogu nin per viaj ŝatklakoj ĉie Patreon: www.patreon.com/lakompanio Insta...
La Malfamuloj E59a - Sen klaĉo ne ekzistus Esperantujo! 16.11.2023 46:52
Ni klaĉas, ni rakontas sekretojn, ni havas sekretojn, kaj sekrete ni decidas ke Esperanto estas la lingvo de niaj geamikoj, la lingvo por nia amanto, do... eble la titolo vere taŭgas. 😂😂😂 🖼️Serĉu memeojn en Instagram: www.instagram.com/lakompanio 🗿Kaj foje ankaŭ memeojn per Facebook: www.facebook.com/lakompanio 💸Apogu nin per via malfacile enspezita kapitalo en Patreon: www.patreon.com/lakomp...
MSNTS - E2a - Henri Landru, la blubarbulo de Gambais 16.11.2023 38:37
En hodiaŭa epizodo, Alekĉjo rakontas al ni pri franca seria murdisto Henri Landru, la romantika amasmurdisto kiu ricevis milojn da francajn frankojn per violentaj murdoj... ege simile al Jako la buĉisto, nur tute inverse. Ĝuu la epizodon, kundividu kaj ne forgesu aboni la kanalon! --------------------------------------------------------- Apogu nin per viaj ŝatklakoj ĉie Patreon: www.patreon.com/la...
E58a - NPC en Esperanto kaj la Socio de Spektaklo 05.11.2023 49:44
Malfamuloj E58 Karlos kaj Pietro revizias la ne-tiom-novan modon de tiktoko, la NPC (Ne ludeblaj roluloj en la angla), kaj ĉar esperantujo preskaŭ tute ne ekzistas en tiktoko (pardonu karaj 3 esperantistoj en tiktoko, sed kiu el vi faris la NPCn en Esperanto?) kaj aliajn sensenzaĵojn. 🖼️Serĉu memeojn en Instagram: www.instagram.com/lakompanio 🗿Kaj foje ankaŭ memeojn per Facebook: www.facebook.com...
MSNTS E1 - Jako la buĉisto 05.11.2023 48:30
Mondaj Sekretoj Ne Tiom Sekretaj Bonvenon al Mondaj Sekretoj ne Tiom Sekretaj, la podkasto kie Carlos, Chus kaj Alekĉjo rakontos unu al la aliaj pri kazoj de famaj krimoj, historiaj kuriozaĵoj kaj preternaturaj fenomenoj, tiom strangaj, mojosaj aŭ kuriozaj ke ili ricevis la privilegion aperi en nia esperanta podkasto. Ĉifoje pri la plej fama seria murdisto de la mondo: Jako la buĉisto, la ventrotr...
La Malfamuloj E57a - La Aŭtoŝtopista Galaksia Finvenkista Gvidlibro 30.10.2023 1:03:32
7a Sezono, epizodo 57a Post 5 monatoj, la Malfamuloj revenas al niaj kompatindaj oreloj kiuj devas aŭdi ilin dum unu horo pri Artefarita Intelekto, Resaniĝo per Ekzerco, pri la Finvenkismo de ChatGPT, kaj pri Kapitalismo nur en la unua epizodo de ĉi tiu nova sezono! Nu, fakte, vi ne "devas, devas" aŭdi aŭ spekti ĉi tion... sed se vi faras, ni ege dankas!! Ne forgesu aboni niajn retejojn...
E56a - Ĉu la tero estas fakte plata? 20.05.2023 40:44
Kelkaj homoj hodiaŭ kredas ke la tero estas giganta globo farita el mineraloj, metaloj kaj aliaj elementoj flugante senkontrole tra la spaco tirata de nevidebla forto kiu venas de la suno... sed ni ĉiuj scias, ĉar ni ĉiuj vidas la veron per niaj okuloj: La tero estas plata, kaj la suno estas lampo je 600 kilometroj for de nia grundo, kaj nia mondo estas limigita de glacia murego kiu falas sur la d...
E55a - Spirita Tabulo kaj Mediumoj 02.05.2023 58:56
Ĉu vi jam ludis per la spirita tabulo? Kiel vi diras "OuiJa" en via lingvo? Se vi povus paroli kun spiritoj por demandi specifan aferon, kion vi demandus? Akompanu nin trapasi plurajn anekdotojn pri homoj kiuj diris esti kapablaj paroli kun spiritoj kaj mortintoj... kaj vidu kiom fuŝe ili fiaskis ĉion, eĉ kreante religion! Ne forgesu aboni la kanalon! Kaj se vi ŝatas ĉi tion, eble vi pov...
E54a - Artefarita Papo kaj Esperanta Arto 21.04.2023 50:54
Kiom da ne-lingve-rilataj Esperantistaj artistoj vi konas? Ĉu vi kredas ke pentraĵoj, skulptaĵoj, portretoj kaj dezegnaĵoj pri Zamenhof estas ĉio kion esperantismo provokas en artistoj? (Averto: Dum la epizodo oni ankaŭ parolis pri la konekto inter artaj kacetoj, kun inteligento, kaj eĉ kun kapablo paroli Esperanton) Ne forgesu aboni la kanalon! Kaj se vi ŝatas ĉi tion, eble vi povus konsideri apo...
Ludi Ol Labori - 15 - Ne montru vian momion al viaj geamikoj! 23.03.2023 40:56
Kion vi preferas, trovi l'amon de via vivo aŭ gajni la loterion? Se vi elektas unu, la alia porĉiame malaperas 0.0 Mi memorigas vin ke vi povas ekaboni ĉi tiun kanalon NUN, kaj se vi malŝatas nian enhavon, vi povas malaboni ĝin kiam ajn... sed prefere abonu! :D kaj ne forgesu ke ni havas pliajn projektojn, pliajn sociretajn paĝojn kaj ke ĉio iĝas multe pli bona en nia Patreon! www.patreon.com/...
E53a - Mormonoj 23.03.2023 54:15
Unu plia sekto ene de Esperantujo... chu ne? Mi daure ne kredas ke ekzistas Mormonoj ene de Esperantujo... sed se vi konas ilin, sendu al ili chi tiun videon! ----------------------------------------------------- Ne forgesu ke ni havas Patron-paĝon! www.patreon.com/lakompanio #esperanto #malfamuloj #esperanto #6asezono
La Famuloj E6 - Edson Arantes do Nascimento 02.03.2023 52:18
Pietro kaj Carlos denove parolas pri famula temo, kaj ili donas al ni la historion, onidirojn kaj klaĉojn de la legendo, de la sportisto, de "o Rei", Edson Arantes do Nascimento, a.k.k. Pelé. #esperanto #podkasto #pele #edsonarantesdonascimento #lakompanio #lafamuloj ------------------------------ Komentu ĉisube kion ni forgesis pri Pelé, kie ni forgesis akuzativon aŭ kiam vi invitos ni...
E52a - Sektoj de Esperanto 07.02.2023 55:53
Do, ĉu Esperanto estas Sekto? Hodiaŭ ni ekzkursas tra la valoj de religioj kultoj kaj sektoj kiuj prenis Esperanton kiel gravan lokon de sia kreda sistemo, sed ankaŭ ni iomete babilas pri la sekteco de Esperantujo. Sed unue, ĉu vi konsentas pri tio ke Esperanto ne estas sekto? Legu la jenan liston kaj komentu sube kion ni maltrafis: Sankta Libro - La Fundamento Grava Sanktul...
E51a - Brazila idioteco kaj AI arto 16.01.2023 48:53
Kio okazis en Brazilo dum la lastaj semajnoj?! Kion vi opinias pri Artefarit-intelektaj artaĵoj? Kiom da tempo pasas antaŭ ni parolas pri Zamenhof manĝante dolĉan ĉuron? Tio kaj pli en la plej freŝa epizodo de La Malfamuloj!! ----------------------------------------------------- Ne forgesu ke ni havas Patron-paĝon! www.patreon.com/lakompanio #esperanto #malfamuloj #esperanto #6as...
Ludi Ol Labori - 14 - Ne seksumu kun mortintoj nek kun bestoj 05.01.2023 48:10
Kio diable okazis hodiaŭ??? Karlos kaj @CatieKejti esploris temojn iom tro for de la limoj... sed ne for de Ludi ol Labori!! Sed unue: Ĉu vi preferus esti famega pro malbonŝanca akcidento kiun vi provokis, aŭ ege talenta sed senfama? Ankaŭ, memoru ke ni havas paĝon ĉe Patreon, sendu vian belan monon al ni se vi amas nin 💕 www.patreon.com/lakompanio www.patreon.com/CatieKej...
Malfamuloj - E50a - Viktor But kaj konspiroj 05.01.2023 50:35
En la 2a epizodo de la 6a sezono de La Malfamuloj Pietro kaj Karlos parolas pri la famega Esperantisto Viktor But, interesa komercisto kaj perfekta kapitalisto, ankaŭ konata kiel la ŝakristo de la morto. Aldone al tio ni esploras kelkajn stultajn konspirojn de la lastaj monatoj... Ne forgesu ke ni havas Patron-paĝon! www.patreon.com/lakompanio #esperanto #malfamuloj #esperanto #6...
Ludi Ol Labori -13 - Ne pafu sciurojn! 05.01.2023 53:54
Ĉu vi pretas por ludi aŭ por labori?? Ni ĉiam 😎 (Zamenhof-taga Epizodo) Akompanu nin revizii kelkajn bestajn rakontojn kaj aliajn stultaĵojn. Sed unue... ĉu vi preferus ke homoj sciu kiam vi enserĉas vian nazon aŭ ĉiun fojon kiam vi furzas? ----------------------------------------- Ne forgesu aboni nian kanalon www.youtube.com/c/catiekejti Kaj se vi vere vere ŝatas nian programon, bon...
Ludi Ol Labori - 12 - Ne defiu japanojn en via drinkejo! 04.12.2022 49:27
Ĉu vi pretas por ludi aŭ por labori?? Ni ankaŭ 😎 Sed unue... ĉu vi preferus neniam plu finlegi libron, aŭ neniam plu finspekti filmon? ----------------------------------------- www.youtube.com/c/catiekejti www.patreon.com/lakompanio www.patreon.com/CatieKejti #esperanto #esperantapodkasto #stultajxoj #ĉuvipreferas -----------------------------------------
E49a - Simplaj Malfamuloj 28.11.2022 1:10:52
Karlos kaj Pietro renkontiĝas denove por aldoni unu plian epizodon de la Malfamuloj. ----------------- Se vi trovas ĉi tion amuzan, iru al nia www.patreon.com/lakompanio
Ludi Ol Labori - 11 - Ne manĝu la hejmtaskojn de aliaj infanoj! 12.11.2022 54:38
Ĉu vi preferas ludi aŭ labori? Ni ankaŭ!! Venu kun ni en nia dua sezono, post eta paŭzo, kaj malkovru la novajn ludojn kiujn ni kunportos! Sed unue... Ĉu vi preferus havi la kapablon paroli kun balenoj, aŭ kun testudoj? ----------------------------------------- www.youtube.com/c/catiekejti www.patreon.com/lakompanio www.patreon.com/CatieKejti #esperanto #esperantapodkasto #stultajxoj -------------...
La Famuloj - 5 - Michael Jackson 10.11.2022 59:43
Pietro kaj Carlos denove decidas eniri en polemikan famulan temon, kaj donas al ni la historion, onidilojn kaj klaĉojn de granda kokino, ne... de la reĝo de l' pop! #esperanto #podkasto #michaeljackson #lakompanio #lafamuloj ---------------------------- Komentu ĉisube kion ni forgesis pri Michael, kie ni forgesis akuzativon aŭ kiam vi invitos nin manĝi picon 😎 apogu nin per via ŝatklako ĉe www.in...
Ludi Ol Labori - 10 - Ne boksu kontraŭ kanguruo! 03.10.2022 45:32
Ĉu vi preferas ludi aŭ labori? Ni ankaŭ!! Akompanu nin malkovri kio okazas kiam la reĝino de iu eŭropa lando mortas... sed unue: Ĉu vi preferus laŭtlegi vian taglibron publike, aŭ havi pecon da laktuko inter viaj dentoj senscie dum unu plena tago? ----------------------------------- www.youtube.com/c/catiekejti www.patreon.com/lakompanio www.patreon.com/CatieKejti #esperanto #esperantapodkas...
Mitoj - e4 - La Sonĝo de Viŝnu 02.10.2022 16:39
Dum la kvara epizodo de Mitoj, mi, Carlos, rakontos al ni tri historiojn el la Vedaj tekstoj, kiuj estas parto de la Hindua Religio. Sed atentu, ĉar tiuj rakontoj aperas iom miksitaj, kaj ties referencoj estas ne ĉiam klaraj. Mi honeste pardonpetas se mi iel eraris, mi neniel celis misrespekti ĉi tiujn kredojn... mi ne volas veki Kali kontraŭ mi. ---------------------------...
Ludi Ol Labori - 9 - Ne sendu nudajhojn per bluetooth en aviadiloj! 26.09.2022 43:34
Ĉu vi preferas ludi aŭ labori? Ni ankaŭ!! Akompanu nin kio okazas kiam 2 aviadilaj pilotoj ekbatalas por preni la stirilojn... sed unue: Ĉu vi preferus trovi muŝon en via supo, aŭ trovi moneron en hunda merdo? ----------------------------------------- www.youtube.com/c/catiekejti www.patreon.com/lakompanio www.patreon.com/CatieKejti #esperanto #esperantapodkasto #stultajxoj -----------------------...
Similar podcasts
Replaio is not a podcast publisher; show names, artwork and audio belong to their authors and are distributed through public RSS feeds.