La Kompanio
La Kompanio - Podkastoj en Esperanto
La Kompanio estas kolekto da podkastaj projektoj. En ĝi vi trovos podkastojn kiel "La Malfamuloj", sed ankaŭ "La Famuloj", kaj gloraj programetoj kiel "Mondaj Sekretoj Ne Tiom Sekretaj" kaj "Ludi ol Labori", kaj mallongaj projektoj kiel "Malfamaĵo" kaj "Mitoj", eĉ vi povas trovi ĉi tie la unuepizodan projekton "Sankta F.E.K.!". En nia Patreonpaĝo (www.patreon.com/lakompanio) vi povas trovi ankaŭ la podkaston "Vakua Podkasto" kaj la muzikprojekto de la kompanio.https://allmylinks.com/malfamuloj
Where to listen?
Podcasts in the app Replaio Radio Coming soonPodcasts are coming to the app soon. Install now and be the first to see a whole new take on podcasts
Episodes
E41a - Mondaj Sekretoj Ne Tiom Sekretaj #3 - La Murdistoj de Solecaj Koroj (kun Chus) 13.02.2022 57:29
Raymond Fernández kaj Martha Beck estis du seriaj murdistoj kiuj spertis strangan amrilaton, plena je infana forlaso, glana malsano kaj kranea frakturo... Ĉi tio ne finiĝos bone... Ni registris ĉi tiun epizodon kun Chus, hispana esperantisto kiu ankaŭ havas podkaston en Esperanto, nomita Ne Parolu Pri Esperanto, kaj kun kiu ni jam delonge volis kunlabori. Ni esperas ke vi ŝatu ĉi...
E40a - Pri jutubo kaj influistoj (kun Kejti) 05.02.2022 46:01
Kiom da homoj uzas jutubon? Kiaj homoj uzas ĝin por enspezi monon? Jutubo estas propra mondo, kun propraj reguloj kaj propraj riĉuloj. Kio okazus se vi gajnus tiom da mono kiom Pewdiepie aŭ MrBeast? Kiajn influistojn vi sekvas? Ni ne atingis paroli pri la Kardashan knabinoj, sed nu... vi tion povas mencii en la komentoj 😅 Sekvu Kejtin sur www.youtube.com/c/CatieKejti Apogu nin per www...
E39a - Mondaj Sekretoj Ne Tiom Sekretaj - 2 - Peĉjo (eks)Murdisto 29.01.2022 54:32
Pedro Rodrigues Filho naskiĝis en 1954, kaj ekde kiam li estis 13 jaraĝa, li iĝis seria murdisto. Plejeble la plej fama seria murdisto el Brazilo, kaj unu el la plej strangaj profiloj inter tiuj kiuj estas konsideritaj "seriaj murdistoj", pro sia filozofio kaj preskaŭ-labora decido je la momento por preni la vivon de aliaj personoj. Akompanu nin malkovri lian vivon el junaĝo, la plenkreskulan...
Ep38a - Stultaj decembraj tradicioj 21.01.2022 54:57
Gluti 12 vinberojn en unu minuto dum la sonoriloj de la noktomezo de Novjaro sonas!! Kion?! Ĉu vi riskus morti je manĝa drono por respekti stultan tradicion? Nu, ankaŭ mi. Akompanu nin komenti la tradiciojn de decembro... momento por kundividi kun familio, manĝi Kentukian frititan kokaĵon, kaj brakumi personojn kiujn vi ne ŝatas. Apogu nin ĉe Patreon!! www.allmylinks.com/malfamuloj
E37a - Mondaj Sekretoj Ne Tiom Sekretaj #1, Aleister Crowley 19.12.2021 58:03
Aleister Crowley, okultista magiisto, poeto, verkisto kaj profesia montar-grimpisto, kiu ricevis kaj adoris la nomon “La Besto 666”, starigis la religion de Thelema kaj lia vivo estis tiom legenda ke Black Sabbath dediĉis kanzonon al li. Jen la 1a epizodo de nia nova podkasto: Mondaj Sekretoj Ne Tiom Sekretaj. Ĝuu ĝin. Ne forgesu ŝati, diskonigi, kaj aliĝi al nia Patreon. Se vi ne aliĝas, n...
E36a - Kriptobestoj 14.12.2021 48:18
Kiaj bestoj estas realaj nur en la kapo de frenezaj platteruloj? Jes, ekzakte, ni parolos pri tio.... ah!! Ni nun estas ankaŭ sur Jutubo, do, se vi volas vidi niajn malbelegajn vizaĝojn, iru al https://youtu.be/sRazM6SFJEI - La Podkasto estos alŝutita ĝenerale vendrede, sed nu, aferoj okazis kaj ĉi tio apenaŭ estis preta. Iru voĉdoni pro via plej ŝatata video de la Malkongreso!! - Merk...
E35aS5 - Pri la Malkongreso kaj la pasintaj du jaroj... 07.12.2021 51:49
Saluton, karaj malfamuloj, kiel vi? Ĉu vi sopiris pri ni? Ĉu vi havas saŭdadon pri niaj dolĉaj voĉoj kaj niaj fiaj komentoj kaj ŝercoj? Ne malesperu!! Jen ni denove. Ni nur volas insisti unu fojon pli... iru al nia Patreon kaj helpu kreskigi la premion por la Malkongresaj prelegoj!! Ni aperos la 15an de Decembro per vivelsendo sur fejsbuko, kie ni publikigos la venkintojn de la premioj por pli ŝat...
E34a - Sanktula Frenezeco 03.11.2021 45:42
Ho, karaj, kion vi dirus se mi rakontus al vi la strangajn historiojn de tiuj sanktuloj, kiujn viaj avinoj adoras kaj alpreĝas? Ĉu vi sciis ke estas plurspecaj patronoj en la Katolika sanktaro? Ekzistas kelkaj kiuj murdis homojn, aliaj kiuj estis aŭ belegaj aŭ fetoraj, kaj eĉ aliaj kiuj kapablis flugi... ĉu vi ne kredas? Aŭskultu ĝin!! Ĉi tiu epizodo estas ekzkluziva...
E33a - Sekretaj Novaĵoj 08.10.2021 33:41
Pietro kaj Carlos serĉis 3 strangajn novaĵojn el interreto kaj rakontis unu la alian pri siaj malkovraĵoj. Jen kio eble okazos kun la podkasto, ekde la 5a sezono... aŭ ne! Ni ankoraŭ ne scias, sed hej, ni jam planas ioman ŝanĝon ;) Ĝis la venonta sezono, kaj dankegon pro via apogo!! ---- Ankaŭ! Pensu pri via partopreno dum la Malkongreso! Ĉu vi prelegos? Ĉu vi kantos? Ĉu vi montros vian arton? Ĉu...
E32a - Telepatio kaj aliaj mensogoj 05.10.2021 49:02
Kiu neniam revis pri havi telepatiajn kapablojn? Pri movi la aĵojn per la menso? Pri kontroli fajron nur per volo!! Neniu? Nur mi? Nu... eble vi ne facile falas en grupajn sektajn mensogojn, kaj certe Neŭrolingvistika Programado ne estos por via lerta cerbo... Ne forgesu diri al ni kion vi opinias pri nia podkasto! Ni ne estas telepatoj, do ni ne scias kion vi pensas! Ho, kaj ne forgesu sekvi nin...
E31a - Satanisma Esperanto Organizo 24.09.2021 49:48
Ĉiuj dioj havas propran kontraŭstaranton, Ketzalkoatlo havis sian Tezkatlipokon, Kriŝnao havis Jaraon, Odino havis Fenriron kaj Jahveo havis Satanon... sed ĉio ĉi estas mitologio, kaj hodiaŭ ni parolos pri tiu mitologio kiu daŭre impresas facile leveblajn brovojn... Sekvu niajn sociajn retojn kaj diru al ni kion vi opinias pri la epizodo!! Ne forgesu pri nia Patreon :D www.allmylinks.com/malfamulo...
E30a - Demokratio kaj (fek' al) Neŭtraleco! 17.09.2021 46:28
Kiuj demokratiaj trajtoj ekzistas en Esperantujo? Ĉu organizi la Malkongreson estas ja libera ekzerco de nia demokratio? Ĉu enspezi monon per Esperanto estas bona por la estimo de la lingvo? Ĉu politikigi Esperanton estas granda problemo? Ne forgesu rakonti al viaj geamikoj pri nia hodiaŭa epizodo, kaj ne kabeu pro ĉi tio!! www.allmylinks.com/malfamuloj
E29a - Esperantaj triboj kaj Tokipona (kun Daniel) 10.09.2021 45:08
Kiuj triboj ekzistas en Esperantujo? Pietro apartenas al prifajfistoj, kaj Carlos al memeistoj, do, kie estas vi? Ĉu vi mem konsideras parto de tribo en Esperantujo? Ĉu reformisto? Ĉu gramatika policisto? Ĉu kloakano? Ĉu tokiponisto? Ho! Tokipona! Jes, ankaŭ ni parolis pri Tokipona... kaj ĉu vi sciis ke kiam oni demandas al tokiponistoj pri la Fina Venko, ili diras "utala suli pona li kama ala"? K...
E28a - (terura) Humuro 03.09.2021 53:24
Jam dum miljaroj, filozofoj, politikistoj, bufonoj, kaj infanoj, uzis komedion por sia propra bono, por rompi tabuojn, por venki elekton, por savi sian vivon, ili uzis ĝin kiel sian plej utilan ilon, ĉar ĝi perfektas por veki intereson kaj allogi atenton. Kaj ĉiam, eĉ pli hodiaŭ, atento estas tute necesa por ŝanĝi ĉies opinion, se ni ne scipovas allogi la atenton de publiko, ni malfacile sendos al...
E.27a - Memeoj 28.08.2021 47:25
Kio estas memeoj? Kial ili gravas en nuntempa mondo? Kio estas memeo en Esperantujo? Ve...tiom da filozofiaj demandoj en amuzega epizodo!! Ne forgesu ke ni havas Patreon!! Tie vi povas aŭskulti la podkaston kelkajn tagojn pli frue, partopreni de enketoj por kovrilbildoj, ricevi mojosegajn algluaĵojn, kaj eĉ decidi pri ĉiu 4a temo! - Sekvu nin ĉe www.instagram.com/lamalfamuloj - www.facebook.com/ma...
E.26a - GLATa komunumo (kun Andy Vegano) 20.08.2021 55:27
Rebonvenon al nia podkastaĉo, belaj personoj!! Mi scias ke la atendo estis longa kaj peza, ke vi suferis pro sopiro, ke viaj tagoj estis grizaj ĉar via plej ŝatata podkasto ne publikigis ion ajn, nu, vi almenaŭ havas nin por kovri tiun sopiron dum vi atendas vian plej ŝatatan podkaston. Ĝuu la ekon de la 4a sezono de la Malfamuloj!! Hodiaŭ ni ricevis amikon nian, kiu ankaŭ estas vegano, gejo, kaj...
E25a - Mensogoj kaj Sekretoj de Eujo (kun Namir) 04.06.2021 1:08:13
Jen la lasta epizodo de ĉi tiu tria sezono, kaj kio pli bonas ol inviti (mal)faman amikinon nian? Namir akompanis nin paroladi pri kelkaj mensogoj de Esperantujo, pri la fuŝuloj, pri la troadoj, pri niaj plej profundaj sekretoj...sed ankaŭ pri amo, enamiĝo, kaj utopiaj geedzoj. AVERTO: Ni revenos post kelkaj semajnoj, ni laboradas pri la Malkongreso, kiu baldaŭ venos... Ne forgesu viziti niajn so...
E24a - Eksterteranoj venis al Esperantujo (kun Alekĉjo) 28.05.2021 1:00:47
Kie alie vi aŭskultus babiladon pri Eksterteranoj, latinamerikaj superherooj, komikso de Super-Zam, la Fermi-Paradokso, kaj bugrado per spagetaj nodeloj? Nur ĉe ni. Ne forgesu viziti niajn retojn por komenti pri viaj plej (mal)ŝatataj epizodoj: https://www.instagram.com/malfamuloj/ https://www.facebook.com/Malkongreso/ Ankaŭ vizitu la Vendejon de la Sekreta Frataro: https://www.frataro.com.br/
Drogoj kaj aliaj malvirtoj - E.23a 21.05.2021 53:05
Mi forgesis kial mi venis al kuirejo... sed ne gravas. Se vi uzas ajnan drogon, diru al ni pri viaj spertoj kaj poste rekomendu la epizodon al viaj drogemaj E-amikoj! Ne forgesu viziti niajn retojn por komenti pri viaj plej (mal)ŝatataj epizodoj: https://www.instagram.com/malfamuloj/ https://www.facebook.com/Malkongreso/ Ankaŭ vizitu la Vendejon de la Sekreta Frataro: https://www.frataro.com.br/
Malpli Fuŝaj Religioj - E.22a 14.05.2021 50:38
Kiu estas la plej stranga religio aŭ sekto, pri kiu vi iam legis aŭ aŭdis? Ni certas ke Pastafarismo ne estas nova por vi, sed kio pri Maradonanismo? Kio pri Diskordanismo? Kio pri la vampireca kulto plena je homoj kiuj drinkas homan sangon kaj manĝas homan viandon? Oooo, do vi ne konis pri ili? Nepre aŭskultu ĉi tiun epizodon, kaj akompanu nin malkovri ĉi tiujn malpli fuŝajn religiojn. Ne forgesu...
Magio (ne) ekzistas! - E.21a 07.05.2021 59:40
( Ripetu post mi ) Fumo, bufo kaj gufo, fajro el la profunda averno, leviĝu el nokta kvieto, kaj aŭdu mian peton. Fumo, sango kaj osto, sonigu vian akran voĉon, kiel unu solan krion, de la infera violino! FUMO, FUNGO KAJ PEJOTO, sendu min al mia kreinto, al nokta vera spirito, kiu per amo kaj plaĉo, GVIDAS ĈI TIUN RITON!!!! Ĉu nenio okazis? Ho...eble magio ne funkcias por vi... aŭ eble ĝi entute n...
La Artefarita Inteligenteco kiu eble venkos nin. - E.20a 30.04.2021 48:58
Ĉu vi timas la robotojn de la filmoj? Ĉu vi kredas ke Artefarita Inteligenteco plimalfaciligos nian vivon? Ĉu la maŝinoj prenos ĉiun laboron eblan? Se vi respondis jese al ĉiuj demandoj, vi bezonas ĉi tion. Se viaj respondoj estis neaj, akompanu nin memori la robotojn de la filmoj. Ne forgesu viziti niajn retojn por komenti pri viaj plej (mal)ŝatataj epizodoj: https://www.instagram.com/malfamuloj/...
Ateismo kaj Filozofio - E.19a 23.04.2021 52:42
Kial vi (ne) estas ateisto? Kion vi farus se vi vidus gigantan vizaĝon sur la ĉielo? Ĉu vi fidus viajn okulojn aŭ ĉu vi pensus ke vi halucinas? Kial kelkaj personoj decidas labori en la religia kampo? Kial ni (ne) bezonas religiojn? Ne forgesu viziti niajn retojn por komenti pri viaj plej (mal)ŝatataj epizodoj: https://www.instagram.com/malfamuloj/ https://www.facebook.com/Malkongreso/ Ankaŭ vizit...
Fivortoj - E.18a 16.04.2021 52:44
Ĉu per tiu buŝo vi kisas vian panjon??? Fek' al Esperanto estas kanzono de la grupo "La Pafklik' ", kiu parolas pri belaj ideoj por la esperantistaro. Nepre aŭskultinda kanzono. Krom tio, kion vi kredas ke estas "kojono" aŭ "furzulo" aŭ eĉ "kuzinido"? Kiaj estas la plej kutimaj fivortoj en via kulturo? Ĉu tiuj pri sekso kaj seksorganoj? Ĉu tiuj pri fikado kaj masturbado? Ĉu tiuj pri ĉiesulinidoj,...
Usona Influo (kun Chelsea) - E.17a 09.04.2021 1:02:27
Rebonvenon al nia podkastaĉo, kiu jam venis al tria etaĝo!! Ĝuu 😉 Ĉu vi iam manĝis "varm-hundon"? Ĉu vi iam manĝis suŝion kun fromaĝo? Ĉu vi iam manĝis frititan kokidon metitan en frititan anason metitan en frititan meleagron? Do, tiam vi estis plejeble en Usono! Aŭ en Eŭropa Usono, aŭ en Suda Usono! Aŭ eĉ en Azia Usono! 😂😂😂 Vi baldaŭ scios pli pri ni!! Kaj ne forgesu viziti niajn sociaj...
Similar podcasts
Replaio is not a podcast publisher; show names, artwork and audio belong to their authors and are distributed through public RSS feeds.