AMIKA-RONDO
Tiu videokanalo celas prezenti miajn esperantistajn agadojn kaj tiuj de la asocio "Amika-rondo" kiu estas la daŭrigo de la asocio "Espéranto Bourg-en-Bresse".
Onde ouvir?
Podcasts no app Replaio Radio Em breveOs podcasts estão chegando ao app. Instale agora e seja o primeiro a descobrir um jeito totalmente novo de curtir podcasts
Episódios
Emmanuel pri esperantistaj agadoj en liceo Video 12.06.2024
Dum la Eŭropa Esperanto-Kongreso 2024 en Strasburgo, diversaj pacocelaj agadoj estis prezentitaj. Kadre de tio, nia ano Emmanuel partoprenis por paroli pri siaj aktivaĵoj rilate al esperanto, en la liceo kie li estas instruisto.
Terminaro pri konstru-elementoj Video 12.06.2024
Okaze de la Eŭropa Esperanto-Kongreso 2024 en Strasburgo, Pjero kiu estas membro de la faka asocio TAKE priparolis kiamaniere elekti la taŭgajn vortojn pri la konstru-elementoj. Li estis en Francio instruisto por la gejunuloj kiuj celas esti konst...
Kajto kun ĥoro dum EEK 2024 Video 18.05.2024
La nederlanda muzikbando Kajto ludis okaze de la solena fermo de la Eŭropa Esperanto-Kongreso kiu okazis de la 8a ĝis la 12a de majo 2024. Ĥoro de kongresanoj akompanis ilin tiuokaze.
Tutoriel de prise en main de Discord Video 01.04.2024
Petit tutoriel qui montre comment rejoindre le compte Discord "Amika rondo" de l'association Espéranto Bourg-en-Bresse.
Lumbildaro pri la kartvelaj migradoj Video 21.01.2024
Lumbildaro uzita dum la prelego pri kartvelaj prelegoj okaze de la lasta Universala Kongreso 2023 en Torino. La prelego estas videbla ĉi-tie: https://peertube.stream/w/mkh6Yzx37jQs4RQQ19k3AR
Kartvelaj migradoj_UK2023j Video 21.01.2024
Filmeto pri la prelego prezentita fare de nia klubanino Tea pri la kartvelaj migradoj. La prelego okazis dum la UK 2023 en Torino kies la ĝenerala temo estis ĝuste pri la migradoj. La kondiĉoj por registri ne estis perfektaj kaj komence ne eblis ...
Recepto "Spagetti alla carbonara" Video 26.10.2023
Filmeto registrita okaze de la franca nacia kongreso en majo 2023. Nia amiko Ĝan montras kiamaniere bone prepari la faman italan pladon "spagetti alla carbonara". Tiu filmeto ne estis antaŭpreparita. Pro tio, li ne perfektas: ĉefe la kvaliteco d...
Kavaliro en tigra felo Video 01.02.2023
Sabate la 5an de marto 2022, Tea prelegis rete pri la eposo "Kavaliro en Tigra felo" de la kartvela poeto Ŝota Rustaveli. Ĝi estas fakte la plej fama verko en la kartvela. Tiu eposo plenplenas je idealismoj de la mezepoko. Ĝi estas internacia pro ...
Monaĥejo de Brou Video 03.01.2023
Sabate la 5an de februaro 2022, nia klubano Michel Fontaine prelegis pri la reĝa monaĥejo de Brou, okaze de niaj virtualaj monatoj rendevuoj. Tiu majesta monumento situas en nia urbo Bourg-en-Bresse, 80 km norde el la urbego Liono (Francio). Por m...
Mirakla fiŝkaptado Video 03.01.2023
Sabate la 8an de januaro 2022, nia klubano Pierre prezentis prelegon kies la titolo "mirakla fiŝkaptado" ekscitas la scivolemon. Li fakte prelegis pri iu loka tradicio kiu okazas en la regiono de nia asocio, norde el la urbego Liono. Por malkovri ...
Festo de esperanto en Liono 2022 Video 03.01.2023
La 3an de decembro 2022, la asocio Esperanto Liono okazigis feston de Esperanto. Fine de la posttagmezo Gijom Armide donis koncerton sole kun sintezilo. Li interpretis kelkajn el la plej famaj kanzonojn de la kebekfranca rockopero Starmania. Kvan...
Frambo aŭ Ĉokolado Video 25.01.2022
"Frambo aŭ Ĉokolado" elvokas parteton de la vivo de Salome, juna virino iom perdita kiu troviĝas paralizita antaŭ glaciaĵo-budo, nekapabla elekti inter du gustoj. Malantaŭ frambo kaj ĉokolado kaŝiĝas du memoroj, du viroj...kiun elekti. Ĝi estis el...
Apartaj amrilataj kutimoj en Kartvelio Video 23.06.2021
Lumbildaro kiu prezentas 2 apartajn amrilatajn kutimojn en Kartvelio.
Air vif el Paul Eluard en Esperanto Video 01.06.2021
Komputilgrafika animacio kiu fantazie ilustras la faman kaj kortuŝan verkaĵon de Paul Eluard «Aero vivplena».
La franca poeto Paul Eluard Video 01.06.2021
Lumbildaro kiu prezentas lian apartan kaj politike engaĝitan vivon, kaj pro kio li gravas en la franca kulturo.
La kartvela poeto Vaĵa Pŝavela Video 29.05.2021
Lumbildaro kiu prezentas resume en la esperanta la apartan vivon de la poeto Vaĵa Pŝavela (1861-1915) kaj pro kio li gravegas por la kartvela kulturo.
Sekigita fago_Vaĵa Pŝavela_esperanto Video 24.05.2021
Kartvela komputilgrafika animacio kiu ilustras lian faman kaj kortuŝan verkaĵon "Sekigita fago". Tea el la klubo de Bourg-en-Bresse tradukis ĝin esperanten kaj devis resumi ĝin por ke ĝi povu estis subtitoligita.
Podcasts parecidos
O Replaio não é o publicador dos podcasts; os nomes dos programas, as capas e o áudio pertencem aos seus autores e são distribuídos por feeds RSS públicos