Roberto Perez-Franco

Panama Radio en Esperanto

News EO ↓ 24 episodes

Podkasta serio en Esperanto, precipe pri Panamo, farita de Roberto Perez-Franco (peres-franko). La unuaj 16 elsendoj aperis inter 2004 kaj 2005, sub la nomo "Panama Raporto". La sekvantaj kvin elsendoj aperis en 2010, sub la nomo "Panama Radio". Novaj elsendoj aperas denove en 2023. Ni oferas ĉiujn elsendojn, el la tri periodoj, ĉi tie sub la nomo "Panama Radio en Esperanto".

Author

Roberto Perez-Franco

Category

News

Podcast website

roberto.perez-franco.com

Latest episode

Nov 4, 2023

Where to listen?

Podcasts in the app Replaio Radio Coming soon

Podcasts are coming to the app soon. Install now and be the first to see a whole new take on podcasts

Get it on Google Play Install for free Android 5M+ downloads · 4.8 rating iOS soon

Episodes

Panama Radio 04 Nov 2023 04.11.2023

Sepa elsendo de Panama Radio, publikigita la 4a de novembro de 2023. La ĉefa temo pri Panamo, nacie kaj internacie, daŭre estas la popolaj protestoj kontraŭ minado. Aferoj en Panamo, kaj socie kaj politike, vere konvulsias, kaj malboniĝis dum la lasta semajno. (Se vi ankoraŭ ne aŭskultis niajn du pasintajn elsendojn, bonvole faru tion: vi ne bone komprenos la aferon sen tiu kunteksto.) Ligiloj: Po...

Panama Radio 30 Okt 2023 04.11.2023

Sesa elsendo de Panama Radio, publikigita la 30a de oktobro de 2023. Ekster ordinara elsendo pri ekster ordinaraj eventoj okazantaj en Panamo. La lastaj 10 tagoj en Panamo estis vere eventoplenaj. La manifestacioj kontraŭ la mina kontrakto, kiun ni jam diskutis en nia pasinta elsendo, daŭras kaj necesis reago de la prezidento de Panamo. Tio estos nia ununura temo hodiaŭ.

Panama Radio 27 Okt 2023 27.10.2023

Kvina elsendo de Panama Radio, publikigita la 27a de oktobro de 2023. Panama Radio revenas post 13-jara paŭzeto kaj denove elsendas en Esperanto. Roberto sin prezentas denove kaj resumas la historion de siaj du elsendoj pri Panamo, kaj klarigas la karakteron de la nova kaj estontaj elsendoj. Aktualaĵon: 1) Panamanoj protestas kontraŭ la aprobo de mineja kontrakto, suspektante, ke kanada kompanio s...

Panama Radio 21 Nov 2010 05.09.2023

Kvara elsendo de Panama Radio, publikigita la 21a de Novembro de 2010.

Patrio (Poemo de Ricardo Miro) 05.09.2023

Ricardo Miro (prononcu Rikardo Miro') estas la ĉefa poeto de Panamo. "Patrio", verkita en Barcelono, estas lia ĉefa poemo. Tradukis el la hispana Roberto Perez-Franco en 2005.

Panama Radio 24 Okt 2010 05.09.2023

Tria elsendo de Panama Radio, publikigita la 24a de Oktobro de 2010.

Panama Radio 17 Okt 2010 05.09.2023

Dua elsendo de Panama Radio, publikigita la 17a de Oktobro de 2010.

Panama Radio 10 Okt 2010 05.09.2023

Unua elsendo de Panama Radio, publikigita la 10a de Oktobro de 2010.

Panama Raporto 27 Aŭg 2005 05.09.2023

Dek-sesa elsendo de Panama Raporto, publikigita la 27a de Aŭgusto de 2005. Temoj: 1) Libereco de gazetaro ricevas novajn batojn. 2) Preskaŭ ĉiuj la krimoj el diktatoreca epoko restas senpunitaj. 3) Komenciĝas Nacia Plano por Interkultura Dulingva Klerigado. 4) Kubo kaj Panamo restarigis la diplomatiajn rilatojn. 5) Moteoj Urania fulgens migradas tra Panamo.

Panama Raporto 16 Jul 2005 05.09.2023

Dek-kvina elsendo de Panama Raporto, publikigita la 16a de Julio de 2005. Temoj: 1) Nacia Naturparko Kojbo [hispane: Coiba (:kojba)] fariĝas homara heredaĵo. 2) Katolika eklezio kreas militistan diocezon ene de la panama nacia polico; multaj reagas opozicie. 3) Katolika kanalo en Panamo nuligas du programojn, kiuj kritikis la nunan registaron. 4) Finiĝas sukcese 3-a internacia foiro pri libroj en...

Panama Raporto 26 Jun 2005 05.09.2023

Dek-kvara elsendo de Panama Raporto, publikigita la 26a de Junio de 2005. Temoj: 1) Post monato da strikoj, Prezidento suspendas leĝon pri sociala asekuro. 2) Panamo voĉdonas kontraŭ Japanio en balen-ĉasada kunsido. 3) Okazas unua parado de geja fiero.

Panama Raporto 02 Jun 2005 05.09.2023

Dek-tria elsendo de Panama Raporto, publikigita la 2a de Junio de 2005. Temoj: 1) La pasintan 20an de majo, okazis en Azuero, sudmeza regiono de Panamo, seminario pri loĝistiko. La eksponanto dediĉis la seminarion al memoro de esperantistoj murditaj de la nazioj. 2) Okazis amasa laborista manifestacio antaŭ la panama prezidentejo. Dekmiloj da homoj, inkluzive venintoj de aliaj provincoj, marŝis tr...

Panama Raporto 25 Maj 2005 05.09.2023

Dek-dua elsendo de Panama Raporto, publikigita la 25a de Majo de 2005. Temoj: Policanoj sieĝas protesto-plenan Panamurbon. La pasintan merkredon, la panama registaro prezentis projekton por reformi la socialan asekuron en la lando. La ekdebato de la projekto kaŭzis plurnombrajn intensajn protestojn tra la lando. La plimulto estas pacaj manifestacioj de instruistoj, studentoj kaj laborantoj. Tamen,...

Panama Raporto 04 Maj 2005 05.09.2023

Dek-unua elsendo de Panama Raporto, publikigita la 4a de Majo de 2005. Temoj: 1) Leterkesto. 2) Subakviĝado en Panamo.

Panama Raporto 28 Apr 2005 05.09.2023

Deka elsendo de Panama Raporto, publikigita la 28a de Aprilo de 2005. Temoj: 1) Panama prezidento vizitas Usonon. 2) Internacia foiro en Azuero (:azŭero). 3) La plej freŝa tradicio de Panamo: glacia desertaĵo. Muziko de la ĉambro-orkestro de la Universitato de Panamo.

Panama Raporto 13 Mar 2005 05.09.2023

Naŭa elsendo de Panama Raporto, publikigita la 13a de Marto de 2005. Temoj: 1) Grava krizo en la Supera Kortumo. 2) Kurioza karesma tradicio.

Panama Raporto 08 Feb 2005 05.09.2023

Oka elsendo de Panama Raporto, publikigita la 8a de Februaro de 2005. Pri la panama maniero festi la Karnavalon. Unu el la plej interesaj festmanieroj karnavalaj de Panamo troviĝas en Azuero (:azŭero). En ĝi, multaj urboj festas la Karnavalon kun granda pompo, inter ili Las Tablas kaj La Villa (:la viĝa). En Panamurbo, miloj da homoj iras al la ĉefa strato de la urbo por danci, kanti kaj drinki. F...

Panama Raporto 16 Jan 2005 05.09.2023

Sepa elsendo de Panama Raporto, publikigita la 16a de Januaro de 2005. Temoj: 1) La Komisiono por la Vero de Panamo, kreita en januaro 2001 por enketi ĉirkaŭ cent kazojn de homoj murditaj kaj malaperigitaj dum la militista diktatoreco, ekmankas la apogon de la nova registaro, laŭ diris la prezidento de la Komisiono. 2) Du mortas kiam superbordiĝata rivero frapas panaman urbeton Guabito (:gŭabito)....

Panama Raporto 13 Jan 2005 05.09.2023

Sesa elsendo de Panama Raporto, publikigita la 13a de Januaro de 2005. La panama ministro pri eksterlandaj rilatoj esprimis hodiaŭ sian riproĉon kontraŭ la antaŭliberigado, far la panama ekzprezidentino Mireya Moscoso (:mireĝa moskoso), de kvar kubanoj kondamnitaj pro kontraŭleĝa posedo de eksplodigiloj.

Panama Raporto 09 Jan 2005 05.09.2023

Kvina elsendo de Panama Raporto, publikigita la 9a de Januaro de 2005. Temo: La plej grava okazaĵo de la Panama historio dum la dudeka jarcento, la eventoj de la 9a de januaro de 1964.

Panama Raporto 05 Jun 2004 05.09.2023

Kvara elsendo de Panama Raporto, publikigita la 5a de Junio de 2004. Temoj: 1) la rezulto de la prezidenta elektado en Panamo, 2) la kontraŭvola forigo de hispana religiulo, kiu helpis kamparanojn, 3) polemika verdikto de la Supera Kortumo por protekti siajn membrojn.

Panama Raporto 21 Apr 2004 05.09.2023

Tria elsendo de Panama Raporto, publikigita la 21a de Aprilo de 2004. Programo tute dediĉita al aktualaĵoj. Pritraktas du temojn. Unue, ke panama juĝisto kondamnis la kubanon Luis Posada Carriles (:lŭis posada kariles) al okjara mallibereco. Due, ke la ĉefa kandidato por la prezidenta elektado ne partoprenis hieraŭan gravan debaton.

Panama Raporto 19 Apr 2004 05.09.2023

Dua elsendo de Panama Raporto, publikigita la 19a de Aprilo de 2004. La redaktoro priskribas la politikan strukturon de Panamo, kaj parolas pri la estonta voĉdonado, kiu okazos la duan de majo de ĉi-tiu jaro.

Panama Raporto 16 Apr 2004 05.09.2023

Unua elsendo de Panama Raporto, publikigita la 16a de Aprilo de 2004. La redaktoro bonvenigas al la programo, kaj donas ĝeneralajn informon kaj historion pri Panamo.

Listen to the Panama Radio en Esperanto podcast in Replaio

Radio and podcasts in one app - free, with no sign-up. Install today and do not miss the launch

Get it on Google Play

Replaio is not a podcast publisher; show names, artwork and audio belong to their authors and are distributed through public RSS feeds.