Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP
Pola Retradio en Esperanto
Pola RetRadio - nia komuna lingvomedio
Besuch unbedingt die Website des Podcasts und unterstütze die Macher: pola-retradio.org
Autor
Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP
Kategorie
Podcast-Website
Neueste Folge
5. Okt 2026
Wo hören?
Podcasts in der App Replaio Radio Bald verfügbarPodcasts kommen bald in die App. Installiere sie jetzt und erlebe als Erster einen ganz neuen Blick auf Podcasts
Folgen
E_elsendo el la 05.10.2026 05.10.2026 25:37
En la 1504-a E_elsendo el la 05.10.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Post elektitaj historiaj datoj ligitaj kun la 05.10 ni proponas kulturkronikajn informojn. Hodiaŭ temas pri prestiĝa premio por Pola Eldoninstituto PIW; pri interesa, plurflanka ekspozicio pri George Sand en la apudvarsovia naskiĝdomo de Frederiko Chopin en Żelazowa Wola; pri ĉ. 100 pentraĵoj de francaj pentristoj el la 19-jarcent...
E_elsendo el la 30.09.2026 30.09.2026 25:58
En la 1503-a E_elsendo el la 30.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • La hodiaŭa gasto de nia redakcio estas la rerenkontita dum la 111-a UK en Graz Stela Besenyei-Merger, dum la lastaj jaroj honorita per multaj premioj kaj distingoj. Ni do informiĝas pri tio, kio ŝanĝiĝis en ŝia esperantista vivo dum la lasta jaro kaj pri sukcesoj de la podkasto „Radikala Tenero”, kiun ŝi gvidas kun Carolin Weemeye...
E_elsendo el la 25.09.2026 25.09.2026 29:36
En la 1502-a E_elsendo el la 25.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ post kelka paŭzo ni denove invitas vin konatiĝi kun interesa polo, geologo, kiu meritiĝis por Nederlando, Indonezio kaj Pollando, prof. Józef Zwierzycki, kiu eĉ dum 24 jaroj faris esplorojn en la Nederlanda Hindio, la nuna Indonezio. • Post elektitaj historiaj datoj ni proponas kulturkronikajn informojn. Hodiaŭ temas pri in...
E_elsendo el la 20.09.2026 21.09.2026 27:44
En la 1501-a E_elsendo el la 20.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Ruth “Margo” Keves-Cohen, renkontita ĉi-somere dum la 1-a Virina Kongreso en Graz. Ni ekscias pri ŝia vojo al la E-komunumo kaj multaj respondecaj taskoj, kiujn ŝi plenumis kaj plenumas i.a. en E-versio de Duolingo, estraraneco en ESF kaj laboroj pri PIV. • En la komencaj aktualaĵo...
E_elsendo el la 15.09.2026 15.09.2026 28:58
En la 1500-a E_elsendo el la 15.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • La hodiaŭa 1500-a E_elsendo de la Pola RetRadio estas aparta okazo por nia Leterkesta programero, kiu i.a. estas inspirita de la gratulmesaĝoj de Wu Guojiang, B-komitatano de UEA, la Prezidanto de Liaoning-a Esperanto-Kultura Klubo (LEKK); de la Honora Prezidanto de IKEF Ĉielismo – WANG Tianyi kaj de Humphrey Tonkin el Usono...
E_elsendo el la 10.09.2026 10.09.2026 27:21
En la 1499-a E_elsendo el la 10.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ reference al la lasta UK en Graz ni prezentas interparolon kun la nunjara premiito de G. Maertens-premio, Alex Miller el Usono. La interparolo estis registrita post la transpreno de la premio dum la ĵaŭda kongresprogramo. Lia foto kiel la gvidanto de la Nacia Vespero, de John Huang – kongresa fotisto, akompanas nian p...
E_elsendo el la 05.09.2026 05.09.2026 26:30
En la 1498-a E_elsendo el la 05.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas la prezidantino de IKUE, Marija Belošević, kun kiu ni interparolas pri la 77-a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista – IKUE. Ĝi okazis en Graz antaŭtage de la 111-a UK. • Krom elektitaj historiaj datoj komence ni prezentas kulturkronikajn informojn pri la okazinta hodiaŭ Na...
E_elsendo el la 30.08.2026 31.08.2026 26:38
En la 1497-a E_elsendo el la 30.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En niaj hodiaŭaj sonscenoj pri la 111-a UK en Graz ni koncentriĝas pri la omaĝprogramero honore al la mortinta en novembro 2025 Roman Dobrzyński. En ĝi ni aŭdas fragmente la salutojn de lia filo Feliks, esprimitajn ankaŭ en la nomo de la fratino Ewa, al la kongresanoj en Graz; etan fragmenton de la filmo pri Roman Dobrzyński de Je...
E_elsendo el la 25.08.2026 25.08.2026 30:45
En la 1496-a E_elsendo el la 25.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En nia elsendo daŭras la sondokumenta retrorigardo al la 111-a UK en Graz. Hodiaŭ ni ligas al la eventoj el la 6-a de aŭgusto, dum kiu i.a. estis du programeroj ligitaj kun la beletra vivo de la E-komunumo. Ĵus aperis la GK de UEA kun la rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2026. En nia elsendo tiujn rezultojn sondokumente prezentas...
E_elsendo el la 20.08.2026 20.08.2026 33:33
En la 1495-a E_elsendo el la 20.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ reference al la 111-a UK en Graz ni gastigas antaŭ nia mikrofono Amri Wandel, kun kiu ni interparolas pri taskoŝanĝoj en UEA-agado pri la scienco, pri la riĉa ĉi-rilata kongresa programo kaj ni informas pri distingitoj per la premioj Pirlot kaj Power. • En la komencaj aktualaĵoj – post i.a. elektitaj historiaj datoj –...
E_elsendo el la 15.08.2026 16.08.2026 25:12
En la 1494-a E_elsendo el la 15.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En nia hodiaŭa elsendo aŭdiĝas pliaj sonscenoj el la Solena Fermo de la 111-a Universala Kongreso de Esperanto en Graz. Ili rilatas al la raporto de la Katalin Kováts pri la dumkongresa laboro de KER-komisiono de UEA. Sekve la estraranoj – Gong Xiaofeng – Arko, So Jinsu kaj Zdravka Boytcheva prezentas la nunjarajn distingitojn per...
E_elsendo el la 08.08.2026 08.08.2026 27:09
En la 1493-a E_elsendo el la 08.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia hodiaŭa sonraporto pri la 111-a UK en Graz, Aŭstrio enhavas elektitajn sondokumentojn el la Solena Fermo. Aŭdiĝas en ĝi - laŭ la sinsekvo de la programo - la vortoj de la Ĝenerala Sekretario, Aleks Kadar. La rezolucion de la 111-a UK prezentas Manuela Ronco. Jérémie Sabiyumva prezentas la decidon pri la la nunjara atribuo de l...
E_elsendo el la 06.08.2026 07.08.2026 21:27
En la 1492-a E_elsendo el la 06.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia hodiaŭa sonraporto pri la 111-a UK en Graz, Aŭstrio enhavas du pliajn sondokumentojn el la dua parto de la Solena Inaŭguro. Temas pri la salutmesaĝo de SAT-reprezentantoj Haesim PARK kaj Marcelo Redulez. Pri ŝanĝo de respondecoj pri la scienca laboro de UEA informas François Lo Jacomo dum Amri Wandel proksimigas kaj invitas al...
E_elsendo el la 04.08.2026 05.08.2026 24:14
En la 1491-a E_elsendo el la 04.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia marda sonraporto pri la 111-a UK en Graz, Aŭstrio enhavas du pliajn sondokumentojn el la dua parto de la Solena Inaŭguro. Temas pri la salutmesaĝo de reprezentanto de edukado.net kaj KER-ekzamenoj de UEA, Katalin Kováts kaj la salutmesaĝo de la vicprezidanto de Akademio de Esperanto, Brian Moon. Ni interparolas kun Adjévi Adjé...
E_elsendo el la 03.08.2026 04.08.2026 23:23
En la 1490-a E_elsendo el la 03.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia sonraporto pri la 111-a UK en Graz, Aŭstrio enhavas du sondokumentojn el la dua parto de la Solena Inaŭguro. Temas pri la salutoj de TEJO, kiujn transdonis ĝia prezidantino, Ana Ribeiro. Temas krome pri la salutoj de ILEI, kiujn transdonis la vicprezidantino de la Ligo, Alessandra Madella. Lunde mi renkontiĝas kun i.a. Heather...
E_elsendo el la 02.08.2026 03.08.2026 24:46
En la 1489-a E_elsendo el la 02.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia sonraporto pri la 111-a UK en Graz, Aŭstrio enhavas sondokumentojn el la unua parto de la Solena Inaŭguro. Bonvenigan saluton de la prezidanto de LKK, Ewald Schick. La mesaĝon de Margaret Zaleski-Zamenhof lige kun la kongreso kaj ĝia temo „Volontulado en la servo al daŭripova evoluigo”. Tiun temon proksimigas la reĝisoro de la...
E_elsendo el la 01.08.2026 01.08.2026 24:59
En la 1488-a E_elsendo el la 01.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni prezentas la 1-an sonraporton pri la 111-a Universala Kongreso de Esperanto en Graz, Aŭstrio. Antaŭ nia mikrofono gastas Eliza Kehlet el Danio, kiu kun multaj el ni matene viciĝis por transpreni la kongresdokumentojn. Jam enirinte la kongresejajn salonegojn ni renkontis nian redakcian kolegon, Maciej Jakot, kiu dum tiu ĉ...
E_elsendo el la 31.07.2026 01.08.2026 25:41
En la 1487-a E_elsendo el la 31.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni prezentas sonscenan raporton pri la dua kaj la lasta tago de la 1-a Virina Kongreso de UEA en Graz, Aŭstrio. En ĝi pri elektitaj programeroj ni interparolas kun iuj el la partoprenantinoj de la kongreso, kiuj interparoloj bone spegulas kelkajn facetojn de la kongreslaboroj. Temas pri tiaj programeroj, kiel la prelego kaj...
E_elsendo el la 30.07.2026 30.07.2026 24:21
En la 1486-a E_elsendo el la 30.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni prezentas sonscenan raporton pri la inaŭguro de la Unua Virina Kongreso de UEA en Graz, Aŭstrio. Ĝi enhavas alparolojn, salutojn kaj bondezirojn okaze de ĉiu tiu evento kronologie de i.a. Mireille Grosjean, la konsilantino de la Komisiono, gvidinta la inaŭguron; de la prezidanto de UEA, Fernando Maia; de la vicprezidanti...
E_elsendo el la 27.07.2026 27.07.2026 28:02
En la 1485-a E_elsendo el la 27.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En la hodiaŭa elsendo ni prezentas sonscenojn de redaktoro Maciej Jaskot el la semajnfina kongreso de polaj esperantistoj en Bielsko-Biała, en la suda Pollando. Liaj antaŭmikrofonaj gastoj estas So Jinsu kaj Ajvi el Koreio kaj Teresa Sibilak el la pola urbo Góra. • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la pola fraga sezono 202...
E_elsendo el la 20.07.2026 20.07.2026 24:40
En la 1484-a E_elsendo el la 20.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas UEA-estraranino i.a. pri la virina agado, Miora Raveloharison. Ni interparolas kun ŝi pri la laboro de la Virina Komisiono kaj la Virina Kongreso okazonta sojle de la 111-a UK en Graz, Aŭstrio. • En la hodiaŭa kulturkroniko ni informas pri la akirinto de la Arĝenta Fifro dum la daŭranta en Var...
E_elsendo el la 15.07.2026 15.07.2026 30:43
En la 1483-a E_elsendo el la 15.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En la hodiaŭa elsendo ni memorigas la arkivan interparolon kun la forpasinta la 14-an de julio 2026 Hans Michael Maitzen, konata aŭstra esperantisto ekde sia junaĝo ligita kun la E-movado kaj komunumo. Ĝi estis registrita en Graz en 1994 lige kun la Internacia UEA-simpozio „Internacia Familio – ĉu utopio aŭ realaĵo”. • En la komen...
E_elsendo el la 10.07.2026 11.07.2026 24:19
En la 1482-a E_elsendo el la 10.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • La ĉefan parton de nia elsendo okupas la sonsceno pri la funebraj solenaĵoj de Przemek Wierzbowski, elstara pola esperantisto, kiuj okazis la 9-an de julio en Bjalistoko, en la loka Funebra Domo kaj sekve en la Farny-tombejo, ID 8207. Ni informas samtempe, ke eblas subteni la familion de Przemek per omaĝaj mondonacoj ĉe la adre...
E_elsendo el la 05.07.2026 05.07.2026 37:48
En la 1481-a E_elsendo el la 05.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Nian hodiaŭan E-elsendon ni dediĉas grandparte al la forpasinta lastmarde elstara pola, jungeneracia esperantisto, Przemysław Wierzbowski el Bjalistoko. Ni prezentas la porokazan interparolon kun la konata bjalistoka E-aktivulo Jarosław Parzyszek. Ni ĉerpas el la aŭtobiografio de Przemek por la nova ekspozicio pri Ludoviko Zamenho...
E_elsendo el la 30.06.2026 30.06.2026 27:59
En la 1480-a E_elsendo el la 30.06.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ en nia redakcia interparolo ni referencas al la Poliglota Renkontiĝo okazinta fine de majo en Brno. Ni vastigas la temon je la aktuala kono de fremdaj lingvoj en Pollando kaj la unia celo, ke ĉiu EU-civitano estu trilingva. Krome ni mencias i.a. pri rapidkurso de Esperanto dum la maja evento. • En la hodiaŭa kulturkroniko –...
Ähnliche Podcasts
Replaio ist kein Herausgeber von Podcasts; die Namen der Sendungen, Cover und Audioinhalte gehören ihren Autoren und werden über öffentliche RSS-Feeds verbreitet